Dimanĉe fiĝia prezidento Jioji Konusi Konrote ĉeestis ceremonion por la ĉinaj Mez-Aŭtuna Tago kaj Nacia Tago, organizitaj de Ĉindevenula-Asocio en Fiĝio kaj Ĉina Kultur-Centro en Fiĝio, kaj gratulis al Ĉinio pro ties akiro de majloŝtona atingo.
Konrote diris en sia parolo, ke li tre honoras ĉeesti la ceremonion por la ĉina Mez-Aŭtuna Tago. Li samtempe gratulis la Ĉinan Popolan Respublikon pro ĝiaj 69-jara datreveno kaj akiritaj majloŝtonaj atingoj. Li diris ankaŭ, ke Mez-Aŭtuna Tago liveris okazon por fiĝianoj koni malsaman kulturon el Ĉinio kaj riĉigis sperton kaj scion de fiĝianoj.