Tiu ĉi blanka libro estas por klarigi la komercan konflikton inter Ĉinio kaj Usono

(GMT+08:00) 2018-09-24 18:41:59     Redaktoro:Xiong

La 24a de septembro estas la ĉina tradicia tago: Aŭtunmeza Festo. En tiu tago Ĉinio eldonis la blankan libron "Pri la faktoj de la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono kaj la starpunkto de Ĉinio". La libro detale analizas la esencon de reciproka profitigo alportita de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono en komerco, malkonfuzas la senbazan riproĉon al Ĉinio fare de Usono laŭ la sekcio 301, kaj eksplikas la politikan starpunkton de Ĉinio pri la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono.

Spite al la kontraŭstaro de la plimulto de la landoj la usona registaro eskaladis komercan militon kaj faris grandan baton al la revigliĝo de la monda ekonomio. En tiu fono la ĉina registaro eldonis la blankan libron, kiu helpas al la mondo objektive kaj racie kompreni la originon de la komerca konflikton inter Ĉinio kaj Usono kaj la starpunkton de Ĉinio pri la komerca konflikto.

La teksto de la blanka libro ampleksas tridek ses mil ideogramojn kaj konsistas el ses partoj krom la antaŭparolo. Ĝi komunikas informon triflanke:

Unue, la blanka libro malkonfuzas la faktojn pri la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono kaj analizas la agadon kaj ĝian malutilecon de la komercaj protektismo kaj hegemoniismo de Usono.

Due, la blanka libro eksplikas la starpunkton de Ĉinio pri la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono kaj pri la internaciaj rilatoj.

Trie, en la blanka libro Ĉinio donas vojon por konvene solvi la komercan konflikton inter Ĉinio kaj Usono.

En komerca milito ne sin trovas venkinto. Por konvene solvi la problemon oni devas sin kvietigi kaj bone legi la blankan libron. Oni devas objektive, amplekse kaj racie koni la altegradajn interkompletigon kaj interprofitigon de la komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj reveni sur la ĝustan vojon, nur laŭ kiu oni povos solvi la komercan konflikton inter Ĉinio kaj Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin