Ĉefo de UN promesis rifuzi "sekuran havenon" al drogaĉaj kontrabandistoj

(GMT+08:00) 2018-09-25 11:32:12     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, diris lunde, ke klopodoj devas esti faritaj por rifuzi "sekuran havenon" al drogaĉaj kontrabandistoj.

Guterres faris la rimarkojn dum parolado en altnivela kunveno, nomata "Tutmonda Voko al Agado pri la Monda Drogaĉa Problemo". Li diris, ke la situacio de drogaĉa problemo estas maltrankviliga.

La kunveno estis organizita de Usono kaj ĝin ĉeestis usona prezidento Donald Trump kaj altrangaj oficistoj de multaj aliaj landoj.

La ĝenerala sekretario rimarkigis, "La drogaĉa problemo estas tre persona kaj povus frapi nian pordon dum iu ajn momento. Estas nia devo agi, kaj agu nun tuj." Li aldonis, ke la tutmonda produktado de opio kaj fabrikado de kokaino, kiel prezidento Trump ĵus diris, neniam estis pli grandaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin