Oficialulo: Riskoj kaŭzitaj de komerca disputo kun Usono al ĉina ekonomio ĝenerale estas regeblaj

(GMT+08:00) 2018-09-25 13:24:39     Redaktoro:Yu

Ĝenerala vicdirektoro de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, Lian Weiliang, diris marde en Pekino, ke Usono plu efektivigas aldonajn tarifojn kontraŭ importitaj ĉinaj produktoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj, kio havas rektan kaj nerektan influon sur la ĉinan ekonomion, kaj ĝenerale, la influo estas neevitebla, tamen riskoj estas regeblaj, kaj la ĉina ekonomio kapablas neŭtrigi la influon per vastigo de enlanda postulado kaj altigo de disvolva kvalito. La oficialulo diris, ke en la pasinta jaro, la totalo de la ĉina ekonomio atingis 12,7 duilionojn da usonaj dolaroj, kaj la eksportado kalkuliĝis al 2,26 duilionoj da usonaj dolaroj; 200 miliardoj da usonaj dolaroj okupis nur 8,8% de la eksportado de Ĉinio. Se la komerco de prilaborado estas inkluzivita en la konsideron, la influo sur aldon-valoro estas pli malgranda. La oficialulo aldonis, ke la ĉina ekonomio konsistas el diversaj industriaj sektoroj, kiuj povas kompletigi kaj anstataŭi sin reciproke, kaj povas montri sin fortika kaj refleksebla kontraŭ ekstera bato. Krome, Ĉinio havas 1 400 milionojn da loĝantoj, pli multe ol la totala nombro de evoluintaj ekonomioj, kaj la pokapa enspezo proksimiĝas al 9 000 usonaj dolaroj. La enlanda merkato havas grandan potencialon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin