73a Ĝenerala Asembleo de UN komencis ĝeneralan debaton

(GMT+08:00) 2018-09-26 15:04:40     Redaktoro:Yu

La 73a Ĝenerala Asembleo de la UN komencis la ĝeneralan debaton marde en la stabejo de la UN en Nov-Jorko. Pli ol 100 ŝtataj estroj, registaraj ĉefoj kaj aliaj altnivelaj reprezentantoj diskutos pri rimedoj kontraŭ gravaj minacoj kaj defioj alfrontataj de la tuta mondo.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, diris en parolado, ke en la pasintaj jardekoj, la UN metis firman bazon por internacia kunlaboro, kaj kiel gardanto de komunaj interesoj, la UN havas la respondecon akceli kaj subteni multflankan sistemon post reformoj, prosperigo kaj fortigo; la homaro povas kune antaŭeniri, nur se ĉiuj prenas kolektivan agadon konforman al ĝeneralaj scioj por akceli komunajn interesojn. La ĝenerala sekretario ankaŭ emfazis la urĝecon de reago al klimatŝanĝiĝo kaj la gravecon de ĝusta uzo de novaj teknologioj kaj esprimis maltrankvilon pri terorismo, ekstremismo kaj nuklea disvastigo.

Prezidanto de la 73a Ĝenerala Asembleo, Maria Fernanda Espinosa, alvokis fari la Unuiĝntajn Naciojn strikte ligita kun ĉiuj homoj. Ŝi akcentis, ke multflankeco estas la sola taktiko de la homaro por traktado de defioj alfrontataj de la tuta mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin