Xi sendis gratulon al Ĉina Centra Televido okaze de ĝia 60-jara jubileo

(GMT+08:00) 2018-09-26 15:47:52     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Ĉina Centra Televido okaze de ĝia 60-jara jubileo. En la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, li esprimas sincerajn salutojn al ĉiuj oficistoj kaj laborantoj de Ĉina Centra Televido kaj tutlandaj profesiuloj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris en la letero, ke la afero de televido estas grava parto de la partia laboro pri gazetaro kaj publika opinio. En la pasintaj 60 jaroj, sub la gvidado de la partio, ĉiuj televidaj profesiuloj persistis en ĝusta politika direkto kaj gvidado de publika opinio, servis por la ĝenerala situacio, diskonigis opiniojn de la partio, reflektis la aspiron de la popolo, prikantis la ĉefmelodion kaj disvastigis pozitivan energion, kontribuante al la afero de la partio kaj la popolo.

La Ĉina Centra Televido fondiĝis en la 1a de majo de 1958, kio markis la komencon de la televida afero de Ĉinio. Nun ĝi havas 41 kanalojn, kaj la jara elsendo kalkuliĝas al 329 000 horoj. En marto de la kuranta jaro, Ĉina Centra Televido, Ĉina Nacia Radio kaj Ĉina Radio Internacia estis fuziigitaj al Ĉina Komunikila Grupo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin