Usono devas ĉesi fari senbazan akuzon kaj kalumnion al Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-09-27 17:48:55     Redaktoro:Xiong

Rilate al tio, ke usona gvidanto akuzis Ĉinion, ke ĝi intervenis en la elektadon de Usono, en la regula gazetara konferenco de la 27a de septembro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Usono devas ĉesi fari senbazan akuzon kaj kalumnion al Ĉinio.

Estis la raporto, ke la 26an de septembro en la kunveno de la Sekureca Konsilio de UN usona gvidanto asertis, ke Ĉinio ĉiam provis interveni en la baldaŭ okazontan mezperiodan elektadon de Usono, ĉar Ĉinio ne kontentas pri la komerca politiko de la usona registaro kontraŭ si. Por tio Geng Shuang diris:

"La ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, Wang Yi, jam en la unua tempo en la kunveno de la Sekureca Konsilio de UN donis reagon kaj eksplikis la starpunkton de Ĉinio. De ĉiam Ĉinio persistas en la principo ne interveni en internajn aferojn de alilando, kaj tio estas la tradicio de la ĉina diplomatio, kaj pri tio la internacia komunumo jam pli frue havas komunan opinion. Kiu estas lando plej ema interveni en alilandajn internajn aferojn en la mondo? La internacia socio vidas plej klare. Ni konsilas, ke Usono devu ĉesi fari senbazan akuzon kaj kalumnion al Ĉinio kaj ne preni erarajn vortojn kaj agojn, kiuj damaĝus la dulandajn rilatojn kaj la esencajn interesojn de la dulandaj popoloj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin