Usona ŝtatsekretario vizitos KDPR en oktobro

(GMT+08:00) 2018-09-27 12:57:46     Redaktoro:Yu

La usona Ŝtata Departemento diris, ke ŝtatsekretario Mike Pompeo oktobre vizitos la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) por akceli la efektivigon de promesoj faritaj en la singapura pintkunveno inter Usono kaj la KDPR.

Proparolanto de la Ŝtata Departemento Heather Nauert merkrede publikigis deklaron, dirante, ke tiutage en Nov-Jorko, Pompeo renkontiĝis kun ministro pri eksterlandaj aferoj de la KDPR, Ri Yong Ho, kaj akceptis la inviton de la KDPR. Li vizitos la KDPR en la venonta monato por akceli la efektivigon de promesoj faritaj en la singapura pintkunveno kaj fari pluan progreson en la klopodo por fina kaj kontrolebla sennukleigo de la Korea Duoninsulo. Krome li ankaŭ faros preparon por la dua pintkunveno de la gvidantoj de la du landoj.

Pompeo diris tiutage en socia komunikilo, ke lia renkontiĝo kun Ri estis tre pozitiva, kaj ili diskutis pri la venonta pintkunveno de la du landoj kaj ankaŭ pri pluaj paŝoj al la sennukleigo de la duninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin