Ĉinio ŝarĝas respondecon kun grandpotenco

(GMT+08:00) 2018-10-01 14:54:55     Redaktoro:Xiong

En pekina pintkunveno de Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo okazinta en la komenco de septembro, ĉina prezidanto Xi Jinping montris, ke paco kaj disvolvo estas ĉeftemoj de la nuna epoko. La internacia socio devas porti la historian respondecon per unuiĝo, saĝo kaj kuraĝo por respondi al la temo de la epoko.

Nuntempe la tutmondo vizaĝas al grandega defio. Nova Ĉinio jam estas 69a-jara kaj estas protektanto de la internacia ordono kaj plenumanto de multflankismo. Kiel ĝi traktos la ĉeftemon de la nuna epoko? Tio estas sendube zorgata de la internacia socio.

Kiel la plej granda evoluanta lando en la tuta mondo, per sia sperto Ĉinio sciis, kio estas signifo de malriĉeco por la lando, la regiono kaj la familio. Post la Reformo kaj Malfermo, en la pasintaj 40 jaroj, ĉirkaŭ 800 milionoj da malriĉuloj liberiĝis el la malriĉeco, kaj Ĉinio fariĝis la dua granda ekonomia komunumo en la mondo. Tamen pli ol 30 milionoj da popolanoj ankoraŭ ne liberiĝas el la malriĉeco. Ĉinio klopodas realigi mezriĉan vivon. Ĝi alvokas konstrui komunan komunumon de la homara sorto, persistas en la principo de interkonsiliĝo, kunkonstruiĝo kaj kunĝuo, penas liveri publikajn produktaĵojn en la tutmondiĝo kaj ĝuas spertojn kaj ŝancojn de disvolviĝo kaj prosperiĝo kun diversaj landoj en la mondo.

Laŭ statistiko, ekde 2013, kiam Ĉinio prezentis la iniciaton de la Zono kaj Vojo, pli ol 100 landoj kaj internaciaj organizoj subskribis kunlaborajn interkonsentojn kun Ĉinio. La komerca valoro de varoj de Ĉinio kun la landoj sur la Zono kaj Vojo superis 5000 miliardojn da usonaj dolaroj. Kaj Ĉinio investis 28.9 miliardojn da usonaj dolaroj en alilandaj ekonomiaj kaj komercaj zonoj de la landoj sur la Zono kaj Vojo, kaj kreis 244 mil dungitajn oficojn kaj impostajn spezojn je pli ol 2 miliardoj da usonaj dolaroj.

Tiu frukto estas la plej bona respondo al la dubinto. António Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, laŭdis, ke Ĉinio per la iniciato de la Zono kaj Vojo ĝuis la sukceson kun afrikaj landoj. Kenja prezidento Uhuru Kenyatta diris, ke la iniciato de la Zono kaj Vojo havas grandan kunlaboran potencon kaj povas realigi kungajnon de partoprenantaj landoj. Tio estas la kialo, ke Kenjo, eĉ la tuta Afriko, volas profundigi la kunlaboron kun Ĉinio.

Hodiaŭ estas la Nacia Festo de Ĉinio. Kiam ĉinoj celebras la feston, la urbo San-Francisko de Usono decidis difini tiun tagon kiel "Ĉin-Usonan Amekecan kaj Tradician Tagon" esprimante konfidon kaj firmdecidon de tiu urbo por daŭre disvolvi amikecan kaj reciprokprofitan kunlaboron kun Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin