Usona destrojero endanĝerigas regionan pacon kaj stabilecon

(GMT+08:00) 2018-10-02 14:05:45     Redaktoro:Li
Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris marde kiam ŝi respondis demandojn pri la eniro al marspaco de la ĉina Nansha-insularo, ke Usono multfoje faris provokojn, kiu serioze minacas ĉinan suverenecon kaj la teritorian integrecon, endanĝerigas regionan pacon kaj stabilecon, tio vekas fortan malkontentecon kaj firman kontraŭstaron de Ĉinio.

Hua diris, ke la 30an de septembro, usona destrojero Decatur senpermesite eniris en marspaco de la ĉina Nansha-insularo. La ĉina mararmeo jam laŭleĝe konfirmis la identecon de la destrojero kaj avertis ĝin forlasi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin