Korea Centra Novaĵ-Agentejo: deklaracio pri militpaŭzo ne estas ĵetono ĉe sennukleiga intertraktado

(GMT+08:00) 2018-10-02 14:34:43     Redaktoro:祃璟琳

Marde Korea Centra Novaĵ-Agentejo publikigis komenton, dirante, ke la deklaracio pri militpaŭzo ne estas ĵetonoj ĉe la intertraktado pri sennukleigaj rimedoj de Korea Demokratia Popola Respubliko, sed estas la plej baza kaj unua paŝo por establi novajn rilatojn inter Korea Demokratia Popola Respubliko kaj Usono kaj la pacan sistemon de la Korea Duoninsulo.

Responde al iuj usonaj specialistoj, kiuj opiniis, ke Usono interŝanĝos kontroladon kaj forlasadon de nukleaj instalaĵoj aŭ misilaj instalaĵoj de Korea Demokratia Popola Respubliko en Nyongbyon kontraŭ la deklaracio de militpaŭzo. La artikolo diras, ke la militpaŭzo konforma al interesoj de ambaŭ flankoj kaj eĉ al la landoj de nordorienta Azio ne estas donaco, nek ĵetonoj por interŝanĝi la senukleigajn rimedojn de Korea Demokratia Popola Respubliko. Korea Demokratia Popola Respubliko senĉese prenas esencajn gravajn rimedojn por plenumi la Komunan Deklaron atingitan en la pintkuveno de Koreio kaj Usono, tamen Usono ankoraŭ ne forlasis premadon kontraŭ Koreio kaj intencas submeti ĝin per sankcioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin