Esenca konkurenckapablo de ĉinoj

(GMT+08:00) 2018-10-02 15:06:22     Redaktoro:祃璟琳

En la tradicia kulturo de Ĉinio, ĉinoj kutime estas instruataj por diligenteco. Hodiaŭ en plejparto de ĉinaj familioj, la gepatroj ĉiutage akompanas siajn gefilojn por lernado kaj sin dediĉas al diversaj kursoj.

En la pasintaj 40 jaorj, Ĉinio akiris neimageblajn atingojn kaj progresojn, kiuj dankas al la strategia decido de ĉinaj gvidantoj pri reformo kaj pordmalfermo, kaj dependas de la ĉina popolo. La diligenteco de ĉinoj ŝanĝis la familiojn, la socion kaj ankaŭ la landon. La diligenteco kaj alta efikeco venas al la konkurenckapablo de ordinaraj ĉinoj.

Direktoro de Sequoia Capital verkis artikolon en Financa Tempo, alvokante siajn gekolegojn lerni el ĉinaj kolegoj. Li diris, ke en Ĉinio, altnivelaj administrantoj laboris ekde la 8-a horo kaj finis la laboron je la 10-a nokte. Plejparto de ili laboras ses aŭ sep tagojn ĉiusemajne.

Ankaŭ registaraj funkciuloj montras neimageblan diligentecon kaj klopodadon en laboro. Laŭ raporto "2018 Edelman Trust Barometer", 84% ĉinoj konfidas la registaron kaj la proporcio de kredo de altedukitaj kaj altenspezaj civitanoj al la regisatro estas 89%, okupante la unuan lokon en la mondo.

Ĉinio ankaŭ publikigis leĝon por garantii kaj protekti la rajtojn de ripozo de la civitanoj. Malgraŭ tio, ĉinoj neniam forlasos sian diligentecon, kiun ili heredas de miloj da jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin