Gvidantoj de diversaj landoj gratulas Ĉinion pro ĝia 69-jara jubileo

(GMT+08:00) 2018-10-05 15:00:26     Redaktoro:Ĝoja

Lastajn kelkajn tagojn, partoprenante en akcepto pri Nacia Festo okazigita de ĉinaj ambasadorejoj, gvidantoj de diversaj landoj pozitive taksis Ĉinion pro ĝiaj grandaj atingoj en la lastaj 69 jaroj post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, precipe en la lastaj 40 jaroj de reformado kaj malfermo. Ili esperis profundigon de praktikaj kunlaboroj kun Ĉinio sur multaj kampoj kaj pli bonan disvolvon de duflankaj rilatoj.

Maroka ĉefministro Saad Eddine Othmani laŭdis Ĉinion pro ĝia elstara kontribuo al la evoluado de marokaj ekonomio kaj socio. Li diris, ke la maroka flanko alte atentas la rilatojn kun Ĉinio. Li esperis, ke kadre de "Zono kaj Vojo" la du flankoj bone faros ligon pri evolua strategio kaj praktike fortigos plu kunlaborojn.

Prezidanto de la ĉilia Ĉambro de Deputitoj Maya Fernandez diris, ke en la lastaj 48 jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, estis abundaj fruktoj de praktikaj kunlaboroj kun Ĉinio sur diversaj kampoj, kaj Ĉilio sin dediĉos plu al senĉesa disvolvo de la rilatoj kun Ĉinio kaj subtenas la ĉinan klopodadon por defendi plurflankismon.

Turka agrikultura ministro Bekir Pakdemirli diris, ke Turkio laŭdis Ĉinion pro trovo de la taŭga vojo por disvolvo kaj establo de la modelo al diversaj landoj, kaj Turkio alte atentas la disvolvon de la rilatoj kun Ĉinio kaj esperas kadre de "Zono kaj Vojo" profundigon de praktikaj kunlaboroj kun Ĉinio kaj akcelon de la dulandaj rilatoj al nova nivelo.

Ankaŭ gvidantoj de Maŭricio, Ruando, Samoo, Belorusio, Ĉeĥio, Italio, Aŭstrio kaj Germanio esprimis laŭdon al Ĉinio pro la grandaj atingoj akiritaj de Ĉinio post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin