Venas konsumavanciĝa periodo de Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-10-08 20:43:56     Redaktoro:Pluveta

Laŭ statistiko de la donitaĵa centro de Ĉina Ministerio pri Kulturo kaj Turismo, dum la 7-taga ferio de la Nacia Tago diversaj lokoj en Ĉinio totale akceptis turistojn je 726 milionoj da homfojoj, plimulte je 9,04% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro. La enlanda turisma enspezo atingis 599,08 miliardojn da juanoj, plimulte je 9,04% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro. Ĉinio jam okupas la unuan lokon kun plej granda fonto de turistoj al eksterlandoj en la sinsekvaj 5 jaroj.

La konsumavanciĝo estas subtenata de bonkvalitaj produktaĵoj kaj servado. Laŭ la statistiko de la ĉina plej granda surreta komerca platformo, en la ferio de la Nacia Tago multe altiĝis la konsumada nivelo de ĉinoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin