Ĉefo de UN urĝis klimatan agadon respondan al raporto de IKKŜ

(GMT+08:00) 2018-10-09 14:52:58     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres lunde alvokis urĝan agadon kontraŭ klimatŝanĝiĝo, post kiam la Interregistara Komisiono pri Klimat-Ŝanĝiĝo publikigis raporton, kiu petas teni tutmondan varmiĝon je 1,5 celsiaj gradoj.

La raporto de la Interregistara Komisiono pri Klimat-Ŝanĝiĝo diris, ke atingi la celon de 1,5 celsiaj gradoj anstataŭ tiun de 2 gradoj, postulatan de la Pariza Interkonsento, alportos evidentajn profitojn al la homaro kaj naturaj ekosistemoj.

Guterres diris en deklaro, ke la raporto skribita de tutmondaj elstaraj sciencistoj pri klimato estas alarmo al la mondo. Ĝi konfirmis, ke klimatŝanĝiĝo estas pli rapida ol ni, kaj ni forkonsumos nian tempon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin