Ĉinaj retanoj rikanas pri parolado de Pence

(GMT+08:00) 2018-10-10 17:48:28     Redaktoro:Xiong

Lastatempe la usona vicprezidento Mike Pence faris paroladon zorgeme pretigitan, en kiu li fanfaronis pri la potenco de Usono kaj senmaskigis la "ambiciojn" de Ĉinio. Tiu ĉi parolado, kiu estis laŭvorte tradukita en la ĉinan, aperis en WeChat-konto de la usona ambasado en Ĉinio kaj vekis ondegon da sarkasmaj mokoj ĉe ĉinaj retanoj.

Iu retano asertis: "Pence montras sin tre maltrankvila ĝuste antaŭ la mezperioda elektado, kio ne estas normala. Ŝajnas, ke la usona registaro ne estas certa pri la elektado." Kaj alia retano opiniis: "Ĉinio anstataŭigos la prezidenton Trump? La vortoj el la usona registaro estas pli kaj pli absurdaj."

Sinjoro Pence menciis: "En la pasintaj 25 jaroj 'ni rekonstruis Ĉinion'." Antaŭ 25 jaroj, nome en la jaro 1992 aŭ 1993, Ĉinio sin trovis ĉe vojkruciĝo. Tiam la ĉina gvidanto Deng Xiaoping faris la faman paroladon post sia vojaĝo en la sudo de la lando, kaj Ĉinio komencis sian reformon kaj malfermon kaj ekmarŝis al merkata ekonomio. Sed, ĝuste male al tio, Usono kaj iuj okcidentaj landoj okupiĝis pri sia celebrado pro la dispartiĝo de Sovetio kaj provis disfaligi Ĉinion. Ĉu la vortoj de Pence ne estus ridindaj? En 1992 la ĉina malneta enlanda produkto estis 2 720 miliardoj da juanoj, en la fino de 2017 la nombro atingis 82 710 miliardojn da juanoj. Por la ĉinaj retanoj tiu ĉi kresko de 40-oblo rezultis el la penado de la ĉinoj. En sia historio Ĉinio sin rekonstruis en fojoj sennombraj, sed ĝi neniam dependis de iu ajn ekstera forto por sia reviviĝo. Se Usono povus "rekonstrui" Ĉinion, la plej grandan landon en la mondo, en tiel mallonga tempo, kial do ĝi ne povus rekonstrui malgrandajn landojn, kiaj Irako, Afganio kaj Sirio?

La plej ridinda punkto de la parolado de Pence kuŝas en tio, ke li akuzis: "Ĉinio volas alian usonan prezidenton." Sed en Tvitero usonaj retanoj sinsekve diris: "Ankaŭ mi volas." Oni ne scias, kiel Pence pensis pri tio. Ĉina retano diris: "Ĉu ne estas patento de iuj okcidentaj landoj interveni en alilandajn aferojn? Kial nun ĝi fariĝis kulpo de Ĉinio? Ĉinio ne havas volon, nek intereson, nek tempon, nek energion, por interveni en alies aferojn."

Kiam sinjoro Pence parolas, ĉinaj retanoj rikanas. Ĉina retano diris, ke Ĉinio estas vere okupita; en disvolvado troviĝas multaj aferoj kaj estas multaj problemoj kiujn oni devas solvi. Li eĉ proponis al la registaro pendigi ŝildon de "ne ĝenu" sur la pordego de Ĉinio kaj dediĉi sian atenton al aferoj farendaj kaj al kunlaboro kun tiuj, kiuj havas sincerecon, kaj ke nenio povas bari la marŝadon de 1,4 miliardoj da ĉinoj al bela vivo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin