Ĉina ĉefministro substrekis pli da klopodoj por akceli entreprenadon kaj novigadon

(GMT+08:00) 2018-10-10 11:49:39     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde, ke Ĉinio donos pli da energio al amasa entreprenado kaj novigado por stimuli merkatan viglecon kaj antaŭenpuŝi altkvalitan disvolviĝon.

Li faris la rimarkojn en skriba instrukcio al la malferma ceremonio de la semajno de amasa entrepreno kaj novigado en Chengdu, la ĉefurbo de la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan. Li diris, ke ĉar la emfazo de Ĉinio sur entreprenado kaj novigado helpis ellasi novigan potencialon, stimuli merkatan viglecon kaj krei laborpostenojn en la lastaj jaroj, pli da klopodoj estas bezonataj por profundigi la novan strategion de la lando pri disvolvado akcelata de novigo kaj antaŭenigi kvalitan disvolviĝon. La registaroj klopodos plu por simpligi la administradon kaj plibonigi la servojn, plifortigi protekton de la rajtoj de proprieto kaj krei internacian medion merkatorientitan kaj bazitan sur leĝoj por entreprenistoj kaj novigistoj.

La ĉefministro ankaŭ emfazis gravecon de interretaj teknologioj en plibonigo de publikaj servoj kaj stimulado de kreemo, kaj esperis, ke tio ludos pli gravan rolon en nutrado de novaj motoroj por kreskado kaj plibonigo de la nacia ekonomia konkurencivo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin