Ĉu "fabrikita en Ĉinio" estas "enfalujo de ŝuldo" aŭ "farĉita flano de ŝuldo"

(GMT+08:00) 2018-10-11 20:15:12     Redaktoro:Xiong

Lastatempe la usona vicprezidento Mike Pence faris longan paroladon kun atako al Ĉinio. En ĝi li akuzis, ke Ĉinio pruntedonis kelkajn centojn da miliardoj da usonaj dolaroj en Azio, Afriko kaj la latinamerika regiono por bazaj instalaĵoj, kaj la prunto alportis al tiuj landoj "enfalujon de ŝuldo". Li deklaris, ke Usono, anstataŭ Ĉinio, donos "alternativon" por tiuj landoj.

La parolo de sinjoro Pence estas ripeti la malnovajn vortojn, en ĝi evidentiĝas nigrigi Ĉinion kaj semi malkonkordon. Ĉinio ne metis "enfalujon de ŝuldo" en tiuj landoj.

Lastatempe Srilanko, kiel ekzemplo de "enfalujo de ŝuldo", estas ofte menciita de okcidentaj amaskomunikiloj. Pence asertis, ke Srilanko "portas pezan ŝuldon" pro tio, ke ĉina ŝtatentrepreno konstruis la havenon Hambantota, kies komerca valoro estas dubinda, kaj Pekino donis premon por postuli, ke la haveno estu rekte transdonita en la manojn de ĉinoj, kaj pro tio ĝi povos baldaŭ fariĝi "milita bazo de la ĉina mararmeo ĉe antaŭa pozicio".

Sed fakte, laŭ la statistiko de la srilanka banko, la prunto el Ĉinio okupis nur ĉirkaŭ 10% de la srilanka ŝuldo en la pasinta jaro. Pri tio la srilanka ĉefministro, Ranil Wickremesinghe, publike diris, ke Srilanko ne falis en "kaptilon de ŝuldo"; kaj la interkonsento pri la haveno Hambantota estis kune farita de Srilanko kaj Ĉinio surbaze de egaleco kaj profito unu al la alia, kaj ĝia celo estas akceli la ekonomian disvolviĝadon de Srilanko. Laŭtakse, en la jaro 2020 la enspezo de la haveno atingos 40% de la srilanka totala enspezo kaj kreos 10 000 rektajn laborlokojn kaj 60 000 nerektajn laborlokojn. Srilankaj retanoj opiniis, ke tiu ĉi konstruprogramo estas "superba", kaj ke "en nia lando okazas iuj pozitivaj aferoj".

Krom Srilanko, ankaŭ Pakistano, Filipinoj, Venezuelo, Ĝibutio kaj aliaj landoj estis menciitaj de okcidentaj amaskomunikiloj, ke ili falis en "kaptilon de ŝuldo" pro Ĉinio. Tiuj landoj havas unu komunan karakteron: ke ili volas kunlabori kun Ĉinio en la programo "Zono kaj Vojo".

En sia parolado Pence deklaris, ke Usono donos al "iuj landoj justan kaj travideblan alternativon". Sed oni jam vidis, ke post la promeso de la usona registaro troviĝas "Usono privilegiulo" kaj "la unua Usono". Estas tute ne mirinde, ke Guedi, la internacia bankestro en Ĝibutio, diris trafe: "Usono pli frue, ol Ĉinio, eniris en Ĝibution, sed ĝis nun, kion Usono faris por Ĝibutio? Preskaŭ ne."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin