Li Keqiang atingis Duŝanbon

(GMT+08:00) 2018-10-11 20:54:41     Redaktoro:Xiong

Posttagmeze de la 11a de oktobro, invitite de la taĝika ĉefministro Kokhir Rasulzoda, la ĉina ĉefministro Li Keqiang peraviadile atingis la internacian flughavenon en Duŝanbo, kie li ĉeestos la 17an kunvenon de la Konsilio de la Registaraj Estroj el la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo kaj faros oficialan viziton al Taĝikio.

La taĝika ĉefministroKokhir Rasulzoda kaj aliaj ŝtatoficistoj venis la havenon por fari akcepton. La gejunuloj en brilkolora nacia kostumo varme iris renkonte al Li kaj prezentis al li florojn. Poste Taĝikio okazigis solenan ceremonion bonvenigan por Li Keqiang kaj lia edzino. La armea orkestro ludis la dulandajn himnojn.

Dum la ĉeestado de la kunveno Li Keqiang kune kun gvidantoj de la membroj-ŝtatoj esploros kunlaboron inter tiuj landoj, subskribos kunlaborajn dokumentoj, kaj interparolos kun gvidantoj de tiuj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin