Ĉina kaj kanada ministroj pri eksterlandaj aferoj diskutis pri komerco kaj partnereco

(GMT+08:00) 2018-10-11 11:03:28     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj lia kanada paralelulo Chrystia Freeland merkrede telefone diskutis pri tutmonda komerco kaj sia duflanka kunlaboro.

Freeland informis Wang pri la subskribo de la usona-kanada-meksika Interkonsento, dirante, ke ajna liberkomerca interkonsento devas esti malferma kaj inkluziva, sed ne devas esti ekskluziva, kaj ke tiu ĉi triflanka interkonsento ne devas malutili la rajtojn kaj interesojn de aliaj landoj, kaj ke Kanado antaŭenigas intertraktadojn pri liberkomercaj interkonsentoj kun aliaj landoj laŭ siaj propraj decidoj, diris la ministro pri eksteraj aferoj. Freeland diris, ke Kanado volas labori kun aliaj landoj, inkluzive de Ĉinio por firme sekvi multflankan komercan sistemon bazitan sur reguloj kaj oponi komercan protektismon. Ŝi aldonis, ke la kanada flanko esperas fortigi la strategian partnerecon kun Ĉinio kaj vastigi komunikadon kaj kunlaboron en diversaj kampoj.

Wang diris, ke Ĉinio ĉiam sekvas liberan komercon, rekomendas protekton de multflanka komerca sistemo kun la Monda Organizo pri Komerco ĉe la kerno, kaj oponas ĉian komercan protektismon kaj praktikon de duobla normo. Wang akcentis, ke ĉiu intenco malhelpi Ĉinion al modernigo ne sukcesos. Li vokis Kanadon labori kune kun Ĉinio por protekti la tutmondan liberkomercan sistemon kaj akceli la konstruadon de liberkomerca regiono inter Ĉinio kaj Kanado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin