Novaĵoj (Oktobro 11)

(GMT+08:00) 2018-10-11 17:04:48     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 11a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina ĉefministro iris el Pekino por vizitoj al Taĝikio, Nederlando kaj Belgio; Ŝanhajo liveras ittinerojn kaj investajn aktivecojn por la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Marde en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun japanaj reprezentantoj, kiuj partoprenis en la 4a dialoga kunveno de ĉinaj kaj japanaj entreprenistoj kaj eksaj altranguloj. Li esperis, ke Ĉinio kaj Japanio kune protektos multflankismon kaj liberkomercan sistemon.

Li diris, ke tiu ĉi jaro markas la 40an datrevenon de subskribo de la Ĉina-Japana Traktato de Paco kaj Amikeco. Li esperis, ke la du flankoj plu persistos en la principo de kvar politikaj dokumentoj inter Ĉinio kaj Japanio, prenos la historion kiel spegulon, frontos al la estonteco, renkontos unu la alian duonvoje kaj stabile antaŭenpuŝos la rilatojn.

Li montris, ke kiel ĉefaj ekonomioj en la mondo, Ĉinio kaj Japanio devas elvolvi avantaĝojn de reciproka kompletigo kaj vastigi kunlaboron en la kampoj de komerco kaj investado, financo kaj ekonomio, novigo kaj alttekniko ktp. Ĉinio plivastigos malfermon por bonvenigi pli multajn investojn de japanaj entreprenoj, kaj ludos pozitivan rolon por akceli interŝanĝojn inter la du flankoj, antaŭenpuŝi sanan kaj stabilan disvolvadon de la dulandaj rilatoj kaj realigi daŭrigeblan prosperon.

Japana eksa ĉefministro Fukuda Yasuo kaj aliaj reprezentantoj diris, ke la japana ekonomia rondo volas diskuti pri akcelo de novigo kaj kunlaboro en triaflanka merkato, kaj fortigi kunlaboron en la kampoj de mediprotekto, traktado de maljuniĝo ktp.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang iris el Pekino ĵaŭde matene por ĉeesti la 17an kunvenon de la Konsilio de Registaraj Estroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en la taĝika ĉefurbo Duŝanbo, fari oficialajn vizitojn al Taĝikio kaj Nederlando, kaj ĉeesti la 12an Azia-Eŭropan Pintkunvenon en Bruselo dum sia laborvizito al Belgio.

Li komencis la vojaĝon laŭ la invito de taĝika ĉefministro Kohir Rasulzoda, nederlanda ĉefministro Mark Rutte, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk, prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker kaj belga ĉefministro Charles Michel.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj lia kanada paralelulo Chrystia Freeland merkrede telefone diskutis pri tutmonda komerco kaj sia duflanka kunlaboro.

Freeland informis Wang pri la subskribo de la usona-kanada-meksika Interkonsento, dirante, ke ajna liberkomerca interkonsento devas esti malferma kaj inkluziva, sed ne devas esti ekskluziva, kaj ke tiu ĉi triflanka interkonsento ne devas malutili la rajtojn kaj interesojn de aliaj landoj, kaj ke Kanado antaŭenigas intertraktadojn pri liberkomercaj interkonsentoj kun aliaj landoj laŭ siaj propraj decidoj, diris la ministro pri eksteraj aferoj. Freeland diris, ke Kanado volas labori kun aliaj landoj, inkluzive de Ĉinio por firme sekvi multflankan komercan sistemon bazitan sur reguloj kaj oponi komercan protektismon. Ŝi aldonis, ke la kanada flanko esperas fortigi la strategian partnerecon kun Ĉinio kaj vastigi komunikadon kaj kunlaboron en diversaj kampoj.

Wang diris, ke Ĉinio ĉiam sekvas liberan komercon, rekomendas protekton de multflanka komerca sistemo kun la Monda Organizo pri Komerco ĉe la kerno, kaj oponas ĉian komercan protektismon kaj praktikon de duobla normo. Wang akcentis, ke ĉiu intenco malhelpi Ĉinion al modernigo ne sukcesos. Li vokis Kanadon labori kune kun Ĉinio por protekti la tutmondan liberkomercan sistemon kaj akceli la konstruadon de liberkomerca regiono inter Ĉinio kaj Kanado.

Ĉina sendito vokis doni pli da atento al la administrado de ĝenerala rendimento de buĝetaj rimedoj de la UN. Ma Zhaoxu, la konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la rimarkojn merkrede en gazetara konferenco.

Ma diris marde al la Kvina Komitato de la Ĝenerala Asembleo, ke la organizo nun alfrontas financajn malfacilaĵojn, kiuj postulas, ke ĉiuj partioj plenumu siajn obligaciojn en divido de kotizo.

La komitato vokis al membroŝtatoj trakti kompleksan tagordon, kiu inkluzivas la demandon de administrado, la tagordon de reformo de la ĝenerala sekretario kaj la eblan ĝustigon de metodo uzata por divido de la kotizo de la membroŝtatoj al la regula buĝeto kaj ĝia packonservaj operacoj.

La unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio malfermiĝos en la 5a de novembro en Ŝanhajo. Kiel gastiganto, Ŝanhajo jam fiksis 45 itinerojn kaj 30 investajn aktivecojn por partoprenantoj de la ekspozicio, kio celas diskonigi komercan medion de Ŝanhajo kaj plifortigi interŝanĝon kaj interligon inter diversaj distriktoj de la urbo kaj komercaj institucioj de la ekspozicio.

La itineroj enhavas elementojn de la loka kulturo, historia fenomeno, regionaj industrioj kun avantaĝoj kaj ĉefaj regionaj industrioj de la 16 distriktoj, kovrante sektorojn de intelekta manufakturado, komerco kaj financo, kulturo, novigo kaj sanprotekto.

Investaj aktivecoj, kiuj okazos de oktobro ĝis la lasta tagdeko de novembro, integriĝos kun la importa ekspozicio, inkluzive de la Ŝanhaja Internacia Konkurso pri Entreprenado de Medicina Servo, la Unua Ĉina Pintkunveno de Intelekta Sanprotekto 2018, kaj Aktivecoj de Naciaj Pavilonoj de 16 Centreŭropaj kaj Orienteŭropaj Landoj.

Ĉinio donacis 800 elektrajn transformilojn kaj elektrajn kablojn al la siria registaro, celante helpi rekonstrui difektitan infrastrukturon en la lando suferanta militon.

La oficiala ceremonio de akcepto de la donaco okazis ĉe la haveno de la marborda urbo Latakia merkrede. La donaco estis transportita al la haveno antaŭ kelkaj tagoj.

Ma Xuliang, aferŝarĝito de la ĉina ambasadorejo en Damasko, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua ĉe la haveno, ke elektroprovizado estas grava por plibonigi la infrastrukturon en Sirio. Li diris, ke fakte, ĉi tiuj liveraĵoj povas ludi gravan rolon en plibonigo de la vivkondiĉoj, infrastrukturo kaj publika servo de la siria popolo. Li emfazis, ke la lastatempa kontribuo el serio da diversaj ĉinaj helpoj, estas parto de klopodoj por helpo al la rekonstruo en Sirio. Li aldonis, ke en la estonteco, Ĉinio liveros pli da humanitaraj helpoj laŭ la bezono de Sirio kaj sia kapablo.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan merkrede vokis al Turkio kaj afrikaj landoj uzi siajn proprajn monojn en kontreguligo de duflanka komerco por eviti riskojn de moninterŝanĝo.

Erdogan faris la rimarkojn, kiam li ĉeestis turka-afrikan ekonomian kaj komercan forumon en Istanbulo. Li diris, ke pro evidenta devaluto de la turka liro, uzado de indiĝena mono en komerco estas prioritatigita. Li diris, ke Turkio pretas uzi sian monon por fortigi komercan komunikadon ne nur kun siaj ĉefaj komercaj partneroj, sed ankaŭ kun afrikaj amikoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin