Egipta milita juĝejo kondamnis 17 homojn al morto pro atakoj al preĝejoj

(GMT+08:00) 2018-10-12 11:06:34     Redaktoro:Yu

La egipta oficiala novaĵ-agentejo MENA raportis, ke egipta juĝejo ĵaŭde kondamnis 17 islamanojn al morto pro akuzoj pri bombatako kontraŭ tri preĝejoj en Egiptio, kiuj mortigis 82 koptojn.

Aliaj 19 personoj ricevis dumvivajn kondamnojn kaj 15 estis kondamnitaj al ok-jara mallibereco pro la samaj akuzoj.

En aprilo 2017, ĝemelaj sinmortigaj bombatakoj okazis en la preĝejo Sankta Georgo en la urbo Tanat kaj en la Kopta Ortodoksa Katedralo Sankta Marko en Aleksandrio, mortigante 45 homojn kaj vundante 126 aliajn.

Alia atako okazis en la Kopta Ortodoksa Katedralo Sankta Marko en la ĉefurbo, mortigante 37 homojn en 2016.

La akuzitoj estis konviktitaj ankaŭ pri intenco de murdo de 14 policanoj en sekureckontrolejo proksima al Kairo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin