Ĉina ĉefministro vokas Ĉinion kaj Kazaĥion akceli plu sinergion de disvolvaj strategioj

(GMT+08:00) 2018-10-12 13:16:19     Redaktoro:Yu

Ĵaŭde en la taĝika ĉefurbo Duŝanbo, ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde vokis Ĉinion kaj Kazaĥion plu akordigi evoluigajn strategiojn, doni plenan ludadon al kunlaboro pri industria produktkapablo, stabile antaŭenigi ekzistantajn kunlaborajn projektojn kaj senĉese esplori novajn kampojn de kunlaboro.

Li faris la rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun kazaĥa ĉefministro Bakytzhan Sagintayev, kiu estas tie por ĉeesti la 17an kunvenon de la Konsilio de Registaraj Estroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

La ĉina ĉefministro diris, ke la du landoj estas sinceraj kaj reciproke konfidaj amikaj kaj ampleksaj strategiaj partneroj de reciprokprofita kaj kungajna kunlaboro, kaj la du flankoj konsideras unu al la alia stabilecon, disvolviĝon kaj reprosperigon kiel bonan ŝancon por sia propra disvolviĝo. Li diris, ke Ĉinio volas konservi la tendencon de altnivelaj interŝanĝoj kun Kazaĥio, kaj esprimis la esperon, ke la du landoj plifortigos interligon de siaj havenoj, vastigos komercon, kune protektos multflankan komercan sistemon kaj malferman mondan ekonomion, por profitigi popolojn de la du landoj kaj de la regiono.

Sagintayev diris, ke Kazaĥio volas plifortigi la sinergion de evoluigaj strategioj kun Ĉinio, akceli altgradigon de havenoj, pliigi la transiton de kargo en Kazaĥio, plibonigi la eksportadon de terkulturaj produktoj por atingi reciprokprofitajn kaj kungajnajn rezultojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin