Ĉina ambasadoro al Usono parolis pri ĉina-usonaj rilatoj en intervjuo

(GMT+08:00) 2018-10-15 13:52:15     Redaktoro:Yu

Ĉina ambasadoro al Usono Cui Tiankai ĵaŭde estis intervjuita de Chris Wallace, prezidisto de la programo Dimaĉaj Novaĵoj de la usona televido Fox. Li respondis demandojn pri ĉina-usonaj rilatoj, ekonomiaj kaj komercaj disputoj inter la du landoj kaj la nuklea demando de la Korea Duoninsulo.

Responde al la demando pri necedemaj paroladoj de usona vicprezidento Mike Pence, Cui diris, ke akuzoj kontraŭ Ĉinio en la paroladoj estas tute senbazaj, kaj ke ne-interveno en internajn aferojn de aliaj landoj estas unu el la bazaj princioj de la ĉinaj eksterlandaj politikoj. Cui akcentis, ke tiu ĉi starpunkto de Ĉinio estas konsekvenca kaj Ĉinio havas tre bonajn registrojn koncernajn al sekvado de tiu ĉi starpunkto. Li aldonis, ke ĉiuj politikoj pri doganimposto, prenitaj de Ĉinio, estas respondoj al la aldonaj tarifoj de Usono sur ĉinaj produktoj; se Usono nuligos la aldonajn tarifojn, Ĉinio faros la samon.

Parolante pri komerca milito, la ĉina ambasadoro diris, ke estas tre grave scii, kiu provokis la komercan militon. Ĉinio ne volas komenci ian ajn komercan militon kun Usono aŭ aliaj landoj. La komerca milito estas malfeliĉa afero por ambaŭ flankoj. Tamen pri tio Ĉinio estas senkulpa. Ĉinio devigite reagis por defendi siajn interesojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin