Fondiĝis la Esperanto-Asocio de la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato

(GMT+08:00) 2018-10-15 10:47:59     Redaktoro:Ema

 

La grupa foto de Li Weilun kaj lernantoj de la Asocio

Lastatempe, la Esperanto-Asocio de la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato fondiĝis. Ĉirkaŭ cent asocioj kaj esperantistoj, inkluzive de Ĉina Radio Internacia, sendis sian gratulon al la Asocio kaj profesoro Li Weilun.

En la 12a de oktobro, profesoro Li Weilun kaj la lernantoj de la Asocio havis la unuan varbon en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. Dum la rekrutigado, Li kaj lernantoj konigis Esperanton al studentoj ĉinaj kaj fremdlandaj. Per la varbado, pli multe da studentoj rekonis Esperanton kaj interesiĝis pri Esperanto. La Asocio ludas sian rolon por la disvastigo de Esperanto inter la novaj generacioj en Ĉinio. La partopreno de la venontaj 39 studentoj povos kontribui al la Esperanto-Movado en la futuro.

1 2 3 4 5 6 7

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin