Ĉina ĉefministro komencis oficialan viziton al Nederlando

(GMT+08:00) 2018-10-15 12:29:16     Redaktoro:Ema

Dimanĉe posttagmeze laŭ loka tempo, ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis Amsterdamon por oficiala vizito al Nederlando laŭ la invito de nederlanda ĉefministro Mark Rutte.

Li diris, ke Nederlando estas unu el la landoj, kiuj plej frue starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. En la jaro 2014 ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis Nederlandon, malfermante ampleksan kunlaboran partnerecon inter Ĉinio kaj Nederlando. Ĉinio kaj Nederlando estas ambaŭ grandaj komercaj landoj, kaj gravaj partneroj unu por la alia. Per la vizito, Li deziras plibonigi la reciprokan politikan fidon inter la du landoj kaj vastigi la kunlaboron en disversaj kampoj. Li ankaŭ deziras atingi komunan konsenton kun la nederlanda flanko pri la subteno de multflankeco kaj ekonomia tutmondiĝo kaj liberigo kaj faciligo de komerco kaj investado. La vizito povos injekti novan movforton en la kunlaboron inter la du landoj kaj inter Ĉinio kaj Eŭropo por profitigi la duflankajn popolojn.

Dum la vizito, Li rekontiĝos kun nederlanda ĉefministro Mark Rutte, kaj ili kune renkontiĝos kun raportistoj. Li renkontiĝos ankaŭ kun nederlanda reĝo kaj prezidantoj de la du ĉambroj de la nederlanda parlamento, prelegos en la ĉina-nederlanda ekonomia kaj komerca forumo, vizitos altteknologian ekspozicion kaj kunsidos kun nederlandaj entreprenistoj.

Li atingis Amsterdamon post la ĉeesto al la 17a kunveno de la Konsilio de Registaraj Estroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) kaj oficiala vizito al Taĝikio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin