Novaĵoj (Oktobro 15)

(GMT+08:00) 2018-10-15 16:24:41     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15a de oktobro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke eldoniĝis libro de diskursoj de Xi pri konstruado de komunumo kun komuna estonteco; Ĉina ĉefministro atingis Amsterdamon por oficiala vizito al Nederlando. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La libro de diskursoj de kamarado Xi Jinping pri "antaŭenigo de la konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro" estis eldonita de la Centra Partia Literatura Eldonejo.

La libro, kompilita de la instituto pri partia historio kaj literaturo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), estos distribuita en la tuta lando. Ĝi enhavas 85 paroladojn pri la temo inter januaro 2013 kaj junio 2018, faritajn de prezidanto Xi, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono.

Dimanĉe posttagmeze laŭ loka tempo, ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis Amsterdamon por oficiala vizito al Nederlando laŭ la invito de nederlanda ĉefministro Mark Rutte.

Li diris, ke Nederlando estas unu el la landoj, kiuj plej frue starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. En la jaro 2014 ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis Nederlandon, malfermante ampleksan kunlaboran partnerecon inter Ĉinio kaj Nederlando. Ĉinio kaj Nederlando estas ambaŭ grandaj komercaj landoj, kaj gravaj partneroj unu por la alia. Per la vizito, Li deziras plibonigi la reciprokan politikan fidon inter la du landoj kaj vastigi la kunlaboron en disversaj kampoj. Li ankaŭ deziras atingi komunan konsenton kun la nederlanda flanko pri la subteno de multflankeco kaj ekonomia tutmondiĝo kaj liberigo kaj faciligo de komerco kaj investado. La vizito povos injekti novan movforton en la kunlaboron inter la du landoj kaj inter Ĉinio kaj Eŭropo por profitigi la duflankajn popolojn.

Dum la vizito, Li renkontiĝos kun nederlanda ĉefministro Mark Rutte, kaj ili kune renkontiĝos kun raportistoj. Li renkontiĝos ankaŭ kun nederlanda reĝo kaj prezidantoj de la du ĉambroj de la nederlanda parlamento, prelegos en la ĉina-nederlanda ekonomia kaj komerca forumo, vizitos altteknologian ekspozicion kaj kunsidos kun nederlandaj entreprenistoj.

Ĉina ambasadoro al Usono Cui Tiankai ĵaŭde estis intervjuita de Chris Wallace, prezidisto de la programo Dimaĉaj Novaĵoj de la usona televido Fox. Li respondis demandojn pri ĉina-usonaj rilatoj, ekonomiaj kaj komercaj disputoj inter la du landoj kaj la nuklea demando de la Korea Duoninsulo.

Responde al la demando pri necedemaj paroladoj de usona vicprezidento Mike Pence, Cui diris, ke akuzoj kontraŭ Ĉinio en la paroladoj estas tute senbazaj, kaj ke ne-interveno en internajn aferojn de aliaj landoj estas unu el la bazaj principoj de la ĉinaj eksterlandaj politikoj. Cui akcentis, ke tiu ĉi starpunkto de Ĉinio estas konsekvenca kaj Ĉinio havas tre bonajn registrojn koncernajn al sekvado de tiu ĉi starpunkto. Li aldonis, ke ĉiuj politikoj pri doganimposto, prenitaj de Ĉinio, estas respondoj al la aldonaj tarifoj de Usono sur ĉinaj produktoj; se Usono nuligos la aldonajn tarifojn, Ĉinio faros la samon.

Parolante pri komerca milito, la ĉina ambasadoro diris, ke estas tre grave scii, kiu provokis la komercan militon. Ĉinio ne volas komenci ian ajn komercan militon kun Usono aŭ aliaj landoj. La komerca milito estas malfeliĉa afero por ambaŭ flankoj. Tamen pri tio Ĉinio estas senkulpa. Ĉinio devigite reagis por defendi siajn interesojn.

En julio de la kuranta jaro, Kanado ŝanĝis sian Ministerion pri Internacia Komerco en Ministerion pri Diversigita Internacia Komerco por akceli komercon kun pli da landoj kaj malpliigi la troan dependon sur Usono. Unu el ĝiaj celoj estas la ĉina merkato.

Sed la lastatempe atingita Usona-Meksika-Kanada Interkonsento ne povis malpliigi la troan dependon de Kanado sur la usona merkato, kaj ankaŭ perdigis al Kanado la liberecon subskribi interkonsentojn pri libera komerco kun aliaj komercaj partneroj. Laŭ la 32a artikolo de la interkonsento, se iu ajn el la tri landoj subskribus liberkomercan interkonsenton kun ne-merkatekonomia lando, la aliaj du landoj povas sin retiri el la interkonsento ene de ses monatoj. Oni ĝenerale opiniis, ke la klaŭzo estas direktita kontraŭ Ĉinio.

Usona ministro pri komerco Wilbur Ross nomis la 32an artikolon kiel venenan klaŭzon kaj serĉis akpliki ĝin por aliaj ĉi-rilataj interkonsentoj subskribotaj de Usono kun aliaj landoj, inkluzive de Japanio kaj la Eŭropa Unio. Ĉu Usono povos starigi ekskluzivan komercan sistemon por izoli Ĉinion?

Unue, tiu ĉi interkonsento venenita de Usono estas nek libera nek justa. Ĝi estas neegala konvencio atingita sub la principo "fari Usonon denove granda". Vaŝingtono senigis Kanadon kaj Meksikon je aŭtonomeco kaj libereco. Sed tiu ĉi venena pilolo estos malfacile englutita. Due, ankaŭ aliaj komercaj partneroj ne povas akcepti tiun ĉi venenan pilolon. Krome, Ĉinio transformas la modelon de sia ekonomia kresko kaj akcelas la kreskon per stimulado de konsumo. Oni prognozis, ke ĉi-jare la konsuma merkato de Ĉinio egalos al tiu de Usono aŭ fariĝos la plej granda de la mondo anstataŭ la usona.

La siria novaĵ-agentejo raportis dimanĉe, ke tiutage la siria registaro akuzis la internacian koalicion gvidatan de Usono pri atako en la siria orienta provinco Deir al-Zour per blanka fosforo, kiu estas malpermesata de la internacia komunumo.

La siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en sia letero al prezidanto de la Sekureca Konsilio de la UN, ke militaviadiloj de la internacia koalicio ĵetis blank-fosforajn bombojn sur kelkajn civilajn loĝejojn en la provinco Deir al-Zour en sabato kaj dimanĉo, rezultigante morton kaj vundiĝon de civiluloj, plejparte virinoj kaj infanoj.

La ministerio diris, ke uzo de armiloj internacie malpermesataj kontraŭ siriaj civiluloj estas konsekvenca kaj intenca konduto de la internacia koalicio kaj publika tretado de internacia leĝo, internacia humanitara leĝo kaj homaj rajtoj. La ministerio vokis al la Sekureca Konsilio de la UN komenci internacian enketon pri la okazaĵo kaj kondamni tiun ĉi agon por fini kontraŭleĝan ekziston de trupoj de Usono kaj aliaj landoj en Sirio kaj malhelpi ilian planon pri detruado de la teritoria integreco de Sirio.

La israela kabineto dimanĉe aprobis konstruon de nova juda setlejo en la urbo Hebron en Cisjordanio, asignante 22 milinojn da novaj ŝekeloj por la projekto.

Israelaj amaskomunikiloj raportis, ke tio estas la unua konstruo de juda setlejo en la urbo Hebron en 16 jaroj. La nova setlejo estos konstruita sur iu antaŭa milita bazo proksima al la ĉefvojo de Hebron. La konstruo komenciĝos post kiam la registara buĝeto estos pretigita. La nova setlejo konsistos el 31 apartamentoj, infanĝardeno kaj publikaj instalaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin