Xi urĝas profundigi milit-civilan integriĝon

(GMT+08:00) 2018-10-16 13:10:04     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde vokis pli fortan konscion pri misio por pli profunda milit-civila integriĝo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum prezidado de la dua kunveno de la Centra Komisiono pri Integrita Milita kaj Civila Disvolviĝo, ankaŭ kiun li estras.

Li alvokis pli fortan subtenon al la efektivigo de la integriĝo, pli fortan rolon de laŭleĝa regado, pli profundan reformon de la sistemo, kaj pli kunordigitan novigadon en scienco kaj tekniko.

La kunveno diskutis kaj adoptis gvidlinion pri plifortigo de disvolvado de laŭleĝa regado en integrita milita kaj civila evoluigo.

Ankaŭ Wang Huning kaj Han Zheng, ambaŭ membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicestroj de la Centra Komisiono pri Integrita Milita kaj Civila Disvolviĝo, ĉeestis la kunvenon.

La partoprenantoj de la kunveno substrekis la efektivigon de la gvidlinio, plibonigon de la leĝa sistemo kaj pluan leĝdonadon pri milit-civila integriĝo, por certigi, ke la leĝdonado ampleksu ĉiujn gravajn kampojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin