Novaĵoj (Oktobro 16)

(GMT+08:00) 2018-10-16 16:51:37     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16a de oktobro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi urĝas profundigi milit-civilan integriĝon; Ĉina ĉefministro emfazis pli malferman kaj pragmatan kunlaboron por protekti mulflankecon kaj liberan komercon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde vokis pli fortan konscion pri misio por pli profunda milit-civila integriĝo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum prezidado de la dua kunveno de la Centra Komisiono pri Integrita Milita kaj Civila Disvolviĝo, ankaŭ kiun li estras.

Li alvokis pli fortan subtenon al la efektivigo de la integriĝo, pli fortan rolon de laŭleĝa regado, pli profundan reformon de la sistemo, kaj pli kunordigitan novigadon en scienco kaj tekniko.

La kunveno diskutis kaj adoptis gvidlinion pri plifortigo de disvolvado de laŭleĝa regado en integrita milita kaj civila evoluigo. La partoprenantoj de la kunveno substrekis la efektivigon de la gvidlinio, plibonigon de la leĝa sistemo kaj pluan leĝdonadon pri milit-civila integriĝo, por certigi, ke la leĝdonado ampleksu ĉiujn gravajn kampojn.

Lunde matene laŭ loka tempo, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia nederlanda paralelulo Mark Rutte en Hago.

Li pozitive taksis la progreson de kunlaboro inter la du landoj kaj diris, ke la ĉina-nederlandaj altnivelaj interŝanĝoj estas striktaj. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj nederlanda reĝo Willem-Alexander Claus George Ferdinand interŝanĝis vizitojn, kio forte antaŭenpuŝis la disvolviĝon de malferma kaj pragmata ampleksa kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj Nederlando. Ĉinio volas labori kune kun Nederlando por protekti mulflankecon kaj liberan komercon. Per tio, pozitiva signalo estos sendita al la mondo, ke Ĉinio, kune kun Nederlando kaj ankaŭ Eŭropo subtenas internacian ordon bazitan sur reguloj kaj sin dediĉas al la liberigo kaj faciligo de komerco kaj investado.

Pri klimatŝanĝo, Li diris, ke Ĉinio firme subtenas la Parizan Interkonsenton, kaj faros pli grandajn klopodojn por efektivigi siajn promesojn. Ĉiuj flankoj devas plu persisti en la principo de komunua, sed distinga respondeco, kaj konsideri la raciajn zorgojn de evoluantaj landoj.

Rutte diris, ke Nederlando atribuas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio kaj volas firmigi politikan reciprokan konfidon kaj profundigi pragmatan kunlaboron inter la du landoj. Nederlando volas labori kun Ĉinio por solvi tutmondajn problemojn, inkluzive de klimatŝanĝiĝo kaj dividi spertojn en loĝantara maljuniĝo, personara trejnado kaj elektronika sanzorgo.

Post la renkontiĝo, ili kune atestis la subskribon de dokumentoj pri dufanka kunlaboro en kampoj de ekonomio, komerco, financo, energio kaj agrikulturo.

Tagmeze Li kaj Rutte renkontiĝis kun raportistoj. Ili respektive konigis la rezultojn de la renkontiĝo kaj repondis demandojn.

Pri la demando de malfermo de la ĉina merkato, Li emfazis, ke Ĉinio plivastigos la malfermon. Ĉinio efektivigis serion da novaj rimedoj. Per tio, kelkaj eŭropaj kompanioj jam ricevis la unuajn profitojn. La principo de malfermo estas egala por ĉiuj landoj.

Rutte diris, ke Nederlando kaj Ĉinio kunlaboris fruktodone en diversaj kampoj. En la nuna situacio, Nederlando volas antaŭenpuŝi la plibonigon de multflanka komerca sistemo kune kun Ĉinio por akceli la disvolvadon de libera kaj justa komerco, pritakti tutmondajn defiojn kaj konduki triamerkatan kunlaboron por akceli disvolviĝon de duflankaj rilatoj kaj kunlaboron per plej granda forto.

Li renkontiĝis ankaŭ kun nederlanda reĝo Willem-Alexander Claus George Ferdinand en vespero de la sama tago.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, urĝis ĉiujn landojn subteni la Kernan Promeson de la Tagordo 2030 lunde antaŭ la Internacia Tago por Elradikigo de Malriĉeco.

Guterres diris en sia mesaĝo, ke danke al politika gvidado, inkluzive de ekonomia disvolviĝo kaj internacia kunlaboro, proksime de miliardo da homoj eskapis el malriĉeco dum la pasintaj 25 jaroj, tamen multaj restas forlasitaj, nun ankoraŭ pli ol 700 milionoj da homoj ne povas plenumi siajn bazajn ĉiutagajn bezonojn.

La ĝenerala sekretario diris, ke la elradikigo de malriĉeco restas demando pri justeco. Li aldonis, ke la elradikigo de malriĉeco en ĉiuj formoj kaj dimensioj, kiel enkorpigita en Celo 1 de la Tagordo 2030 por Daŭripova Disvolvado, restas unu el la plej grandaj tutmondaj defioj kaj grava prioritato por la UN.

Ĉina sendito diris, ke Ĉinio kiel pozitiva kontribuanto de la bato kontraŭ translandaj organizitaj krimoj volas kunlabori kun la internacia komunumo por kune reagi al novtipaj translandaj organizitaj krimoj kaj defioj kaj klopodi por akceli la konstruon de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Wang Qun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la oficejo de la UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Vieno, faris la rimarkojn dum sia parolado en la 9a Konferenco de la Partoprenantaj Partioj de la Konvencio de la UN por la Bato kontraŭ Translanda Organizita Krimo. Li konigis al la ĉeestantoj gravajn praktikojn kaj atingojn de Ĉinio en la bato kontraŭ translandaj organizitaj krimoj kaj efektivajn rimedojn prenitajn de Ĉinio en la bato kontraŭ homa ŝakrado. Li ankaŭ prezentis opiniojn de Ĉinio pri kiel uzi la konvencion por fortigi kunlaboron en la bato kontraŭ translandaj organizitaj krimoj.

Ĉinio kaj Pakistano lunde konsentis konstrui pli proksimajn rilatojn kaj akceli la konstruon de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro.

La promesoj estis faritaj dum la renkontiĝo de pakistana ĉefministro Imran Khan kun Song Tao, estro de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

Khan diris, ke la nova pakistana registaro rigardas la rilatojn kun Ĉinio kiel la prioritaton kaj bazŝtonon de sia diplomatio, kaj volas plibonigi duflankajn rilatojn kun Ĉinio kaj antaŭenpuŝi la konstruon de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro.

Song diris, ke Ĉinio volas kunigi manojn kun Pakistano por akceli la konstruadon de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro sub la iniciato Zono kaj Vojo kaj konstrui pli proksimajn duflankajn rilatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin