Xi reasertis devontigon de Ĉinio al libera komerco kaj tutmondiĝo

(GMT+08:00) 2018-10-17 12:45:08     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde reasertis la devontigon de Ĉinio al libera komerco kaj ekonomia tutmondiĝo dum renkontiĝo kun Stephen Perry, prezidanto de la brita Klubo de 48 Grupoj en Pekino.

Xi konigis al la gasto la serĉadon de la ĉina popolo pri "du centjaraj celoj" kaj ankaŭ la historion de Ĉinio, kaj diris, ke la granda atingo de ekonomia kaj socia disvolvado en la lastaj 40 jaroj plifortigis la decidon de reformo kaj malfermado de Ĉinio.

La "du centjaraj celoj" rilatas al la aspiro de Ĉinio por fini la konstruon de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj, kiam la Komunista Partio de Ĉinio festos sian 100-jaran jubileon en 2021, kaj turni la Ĉinan Popolan Respublikon en modernan socialisman landon, kiu estas prospera, forta, demokratia, kulture progresinta kaj harmonia, kiam ĝi festos la centan datrevenon de sia fondiĝo en 2049.

Xi diris, ke Ĉinio ne serĉos hegemonion, eĉ se ĝi fariĝos pli forta, sed firme defendos mondan pacon kaj subtenos la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Perry diris, ke Klubo de 48 Grupoj sin devontigos al fortigo de la interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj, kaj volas partopreni en la procezo de disvolvado kaj rejuniĝo de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin