Ĉinio kaj Norvegio ĵuris aldoni novan ĉapitron al duflankaj rilatoj

(GMT+08:00) 2018-10-17 13:13:07     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping okazigis intertraktadon kun vizitanta norvega reĝo Harald V marde en Pekino, kaj ili konsentis injekti novan impulson en la disvolviĝon de duflankaj rilatoj kaj verki novan ĉapitron de la tradicia amikeco inter la du nacioj.

Xi aprezis la reĝon Harald V kaj la longtempan prizorgon kaj subtenon de la reĝa familio al la disvolvado de ĉina-norvegaj rilatoj kaj laŭdis iliajn gravajn kontribuojn por akcelado de amikeco inter la du landoj. Xi diris, ke antaŭenigi la daŭripovan, sanan kaj stabilan disvolviĝon de ĉina-norvegaj rilatoj konformas al la komunaj interesoj de la du popoloj kaj adaptiĝas al la tendenco de la epoko kun la trajtoj de paco, disvolviĝo kaj kungajna kunlaboro, kaj ke fruktodonaj rezultoj estis akiritaj de post la normaligo de duflankaj interligoj en 2016. Li diris, ke Ĉinio volas fortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Norvegio en la kadro de la Arkta Konsilio, kaj esperas, ke Norvegio ludos plu aktivan rolon en la sana disvolvado de ĉina-eŭropaj rilatoj kaj ankaŭ ĉina-nordeŭropa kunlaboro.

Harald V diris, ke la du landoj devas labori kune por vastigi reciprokprofitan kunlaboron, kaj ke Norvegio volas fortigi komunikadon kaj kunlaboron kun Ĉinio en la kampo de vintraj sportoj kaj subteni la ĉinan gastigadon de la Vintraj Olimpikoj de 2022.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin