Ĉina sendito urĝas respekti nacian suverenecon pri naturaj resursoj

(GMT+08:00) 2018-10-17 17:17:25     Redaktoro:Yu

La konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, Ma Zhaoxu, marde urĝis la internacian komunumon respekti la suverenecon pri naturaj resursoj en diversaj landoj.

En debato de la Sekureca Konsilio pri Radikalaj Kaŭzoj de Konflikto - la Rolo de Naturaj Resursoj, Ma diris, ke la konvena protekto, esplorado kaj administro de naturaj resursoj estas la suverenaj rajtoj kaj obligacioj de la landoj, al kiuj ili apartenas.

Ma diris, ke la esplorado, ekspluato kaj utiligo de naturaj resursoj devas esti deciditaj sendepende de la registaroj kaj popoloj de individuaj landoj, kaj landoj en konfliktaj regionoj devas doni pli da atentoj al la konvena utiligo kaj administro de resursoj, por eviti neleĝan esploradon kaj misuzadon por armitaj konfliktoj.

La ĉina reprezentanto diris, ke la neleĝa esplorado kaj kontrabando de naturaj resursoj povas esti ŝlosila rolo kaŭzanta konfliktojn kaj rompanta pacon. Li aldonis, ke necesas helpi al la landoj plene utiligi la naturajn resursojn kaj akceli klopodojn en industriigo kaj ekonomia diversigo, por ke ili povu sekvi sian propran vojon de daŭripova evoluigo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin