Ĉina ĉefministro atingis Bruselon por laborvizito al Belgio

(GMT+08:00) 2018-10-17 15:15:45     Redaktoro:Ema
Marde vespere laŭ loka tempo, ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis la Bruselan Internacian Flughavenon por la 12a Azia-Eŭropa Pintkunveno en Bruselo kaj laborvizito al Belgio laŭ la invitito de prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk, prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claud Juncke kaj belga ĉefministro Charles Michel.

Li diris, ke la nuna mondo estas plena de komplekseco kaj necerteco, sed paco, disvolvado, malfermo kaj kunlaboro estas ankoraŭ la ĉefaĵoj de la mondo. Kiel la du ĉefaj ekonomioj kaj stabilaj fortoj de la mondo, Azio kaj Eŭropo devas fortigi kunlaboron kaj dialogon, subteni mondan pacon, kune trakti defiojn kaj labori por komuna disvolviĝo.

Li rimarkis, ke Belgio estas la sidejo de la Eŭropa Unio (EU) kaj ankoraŭ forta subtenanto kaj partoprenanto de la eŭropa intergriĝo. Li diris, ke li atendas interŝanĝi opiniojn kun la belga flanko pri ĉina-belgaj rilatoj, ĉina-eŭropaj rilatoj kaj aliaj aferoj de komunaj interesoj por pliigi politikan reciprokan fidon, profundigi pragmatan kunlaboron, puŝi la duflankan ampleksan partnerecon de amikeco kaj kunlaboro al nova nivelo laŭ la principo de reciproka respekto, egala traktado kaj reciproka profito.

Dum la pintkunveno, Li diskutos kun gvidantoj de aliaj landoj pri la temo "Eŭropo kaj Azio: traktado de tutmondaj partneroj kontraŭ tutmondaj defioj" kaj profunde interŝanĝos opiniojn por subteni multflankecon, konstrui malferman mondan ekonomion, kaj antaŭenigi interpopolajn interŝanĝojn. Li ankaŭ renkontiĝos kun gvidantojn de kelkaj landoj.

Dum la vizito al Belgio, Li rekontiĝos kun belga ĉefministro Charles Michel. Ili kune renkontiĝos kun raportistoj kaj atestos la subskribon de dokumentoj inter Ĉinio kaj Belgio.

Li atingis Bruselon post oficiala vizito al Nederlando. Antaŭ sia foriro, Li renkontiĝis kun prezidantoj de la du ĉambroj de la nederlanda parlamento, prelegis en la ĉina-nederlanda ekonomia kaj komerca forumo, kaj vizitis altteknologian ekspozicion kune kun nederlanda ĉefministro Mark Rutte.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin