Politiko pri bato kontraŭ terorismo kaj konservo de stabileco kreas favorajn kondiĉojn por Xinjiang

(GMT+08:00) 2018-10-18 12:50:26     Redaktoro:Selena

Lastatempe prezidanto de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono Xuekerat Zakir diris intervjuate, ke en Xinjiang, la ekonomio stabile kaj sane disvolviĝis; la vivo de diversaj etnaj grupoj senĉese pliboniĝis; aferoj en ĉiuj kampoj progresis, kaj la politiko pri bato kontraŭ terorismo kaj konservo de stabileco kreis favorajn kondiĉojn por la ĝenerala situacio.

Xuekerat Zakir diris al raportisto, ke de la 90aj jaroj de la pasinta jarcento, la "tri fifortoj", nome terorismo, ekstremismo kaj separismo, planis, organizis kaj efektivigis milojn da perfortaj terorismaj okazaĵoj, kiuj mortigis grandan nombron da homoj kaj publiksekurecaj oficistoj kaj kaŭzis nekalkuleblajn perdojn.

Fronte al la severa situacio kaj forta apelacio de civitanoj por bato kontraŭ perforta krimo, la ĉina registaro rezolute prenis rimedojn por malebligi kaj severe bati perfortajn terorismajn krimojn. En la lastaj jaroj, la lokaj aŭtoritatoj amplekse efektivigis strategion de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri regado de Xinjiang kaj donis grandan gravecon al socia stabileco kaj longedaŭra sekureco. Nun la ĝenerala situacio de publika sekureco evidente pliboniĝis; la penetrado de religia ekstremismo en la socion estis efike retenita; kaj la sento de sekureco por civitanoj el diversaj etnaj grupoj evidente pliboniĝis, kio metis bonan bazon por solvi radikajn demandojn influantajn longedaŭran stabilecon kaj sekurecon de Xinjiang.  

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin