Ĉinio atendas pli proksimajn komercajn rilatojn kun Kanado

(GMT+08:00) 2018-10-18 13:24:12     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris merkrede, ke Ĉinio antaŭenigos plu la konstruon de ĉina-kanada komerca regiono kaj profundigos komercan kunlaboron kun Kanado.

Lu faris la rimarkojn en regula gazeatra konferenco responde al la lastatempa komento de kanada ĉefministro Justin Trudeau pri kanada-ĉinaj komercaj rilatoj.

Trudeau lunde diris en la Tutmonda Forumo Riĉaĵo 2018 en Toronto, ke Kanado fortigos plu komercajn rilatojn kun Ĉinio en diversaj manieroj.

Lu diris, ke la ĉina flanko aprezas la paroladojn de kanada gvidanto. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Kanado, ambaŭ gravaj ekonomioj en la azi-pacifika regiono, estas alte komplementaj ekonomie, kaj havas grandegan potencialon kaj perspektivon por kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin