Ĉinio konservos fundamentan stabilecon de juano

(GMT+08:00) 2018-10-18 20:24:59     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris ĵaŭde, ke Ĉinio tenos la kurzon de juano fuandamente stabila sur racia kaj ekvilibra nivelo.

En sia duonjara raporto pri valuta kurzo, publikigita en merkredo, la usona Ministerio de Financo ne enlistigis Ĉinion kiel valutan manipulanton. Sed la raporto diris, ke Usono devas plu monitori kaj ekzameni la valutan praktikon de Ĉinio.

Lu diris, ke kiel respondeca grava lando, Ĉinio fojfoje asertis, ke ĝi ne partoprenos en konkurenca devaludo nek uzos la kurzon de juano kiel ilon por traktado de eksteraj tumultoj, kiel ekzemple komercaj disputoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin