Novaĵoj (Oktobro 18)

(GMT+08:00) 2018-10-18 16:59:49     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18a de oktobro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi sendis gratulan leteron al konferenco de prienergiaj ministroj de Zono kaj Vojo; Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun sia belga paralelulo Charles Michel. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Konferenco de Prienergiaj Ministroj de Zono kaj Vojo kaj Internacia Forumo pri Ŝanĝo de Energio, kiuj malfermiĝis ĵaŭde en la orienta ĉina urbo Suzhou.

Xi diris en la letero, ke la iniciato Zono kaj Vojo estas vaste agnoskita, kaj la internacia komunumo aktive partoprenas en ĝi, de post kiam ĝi estis proponita antaŭ kvin jaroj, kun fruktodonaj rezultoj atingitaj. Li diris, "Ni volas daŭrigi komunajn klopodojn kun ĉiuj partioj, sekvi la principon realigi komunan kreskon per diskuto kaj kunlaboro, kaj fari profundan kaj solidan progreson en kunlaboro de la Zono kaj Vojo por profitigi popolojn de ĉiuj landoj."

Xi emfazis, ke prienergia kunlaboro estas ŝlosila kampo en komuna konstruado de la Zono kaj Vojo. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun aliaj landoj por plifortigi prienergian kunlaboron en la kadro de komuna konstruo de la Zono kaj Vojo, krei favorajn kondiĉojn por komuna disvolviĝo, kune kontribui al la daŭripova disvolvado de tutmonda energio kaj protekti tutmondan sekurecon de energio.

Vizitanta ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia belga paralelulo Charles Michel merkrede matene en la palaco Egmont en Bruselo.

Li diris, ke Ĉinio rigardas ĉiujn kompaniojn fremdlandajn kaj ĉinajn egale por krei bonan komercan medion. Ĉinio volas importi pli da bonkvalitaj agrikulturaj produktoj el Belgio, kiuj povas kontentigi la postuladon de la ĉina merkato, kaj ankaŭ esperas, ke la belga flanko liveros pli da facileco por duflanka ekmonomia kaj komerca kunlaboro. Li rimarkis, ke en la nuna situacio Ĉinio kaj Eŭropo, kiel la du ĉefaj ekomonioj, devas labori kune por rapide antaŭenigi la intertraktadon pri ĉina-eŭropa interkonsento pri komerco kaj investado kaj elsendi pozitivan signalon de subteno al libera komerco, ekonomia tutmondiĝo kaj multflanka komerca sistemo.

Michel diris, ke en la lastaj jaroj la rilatoj inter Belgio kaj Ĉinio konstante disvolviĝis, kaj la duflanka kunlaboro havis pozitivan signifon por akceli eŭropa-ĉinajn rilatojn kaj kunlaboron inter Eŭropo kaj Azio. La belga flanko volas kunligi la eŭropan strategion de interligo kun la iniciato Zono kaj Vojo, subteni investadon de belgaj kompanioj en Ĉinio, plifortigi duflankan kunlaboron en diversaj kampoj en ekonomio, komerco, agrikulturo, teknologio, nuklea energio kaj aviado, disvolvi kunlaboron de tria merkato en Azio kaj Afriko por reciproka profito. Belgio subtenas multflankecon kaj liberan komercon, kaj volas plifortigi kunordigon kaj komunikadon en multflankaj institucioj, kiel ekzemple la Unuiĝintaj Nacioj kun Ĉinio.

Lastatempe prezidanto de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono Xuekerat Zakir diris intervjuate, ke en Xinjiang, la ekonomio stabile kaj sane disvolviĝis; la vivo de diversaj etnaj grupoj senĉese pliboniĝis; aferoj en ĉiuj kampoj progresis, kaj la politiko pri bato kontraŭ terorismo kaj konservo de stabileco kreis favorajn kondiĉojn por la ĝenerala situacio.

Xuekerat Zakir diris al raportisto, ke de la 90aj jaroj de la pasinta jarcento, la "tri fifortoj", nome terorismo, ekstremismo kaj separismo, planis, organizis kaj efektivigis milojn da perfortaj terorismaj okazaĵoj, kiuj mortigis grandan nombron da homoj kaj publiksekurecaj oficistoj kaj kaŭzis nekalkuleblajn perdojn.

Fronte al la severa situacio kaj forta apelacio de civitanoj por bato kontraŭ perforta krimo, la ĉina registaro rezolute prenis rimedojn por malebligi kaj severe bati perfortajn terorismajn krimojn. En la lastaj jaroj, la lokaj aŭtoritatoj amplekse efektivigis strategion de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri regado de Xinjiang kaj donis grandan gravecon al socia stabileco kaj longedaŭra sekureco.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris merkrede, ke Ĉinio antaŭenigos plu la konstruon de ĉina-kanada komerca regiono kaj profundigos komercan kunlaboron kun Kanado.

Lu faris la rimarkojn en regula gazeatra konferenco responde al la lastatempa komento de kanada ĉefministro Justin Trudeau pri kanada-ĉinaj komercaj rilatoj.

Trudeau lunde diris en la Tutmonda Forumo Riĉaĵo 2018 en Toronto, ke Kanado fortigos plu komercajn rilatojn kun Ĉinio en diversaj manieroj.

Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de la UN okazigas la mondan nutraĵan semajnon en sia stabejo en Romo de la 15a ĝis la 19a de oktobro, alvokante la internacian komunumon agi por elimini malsaton kaj ĉian subnutritecon. Oficisto de la organizo laŭdis la klopodojn de Ĉinio kaj aliaj landoj por redukto de malriĉeco kaj elimino de malsato.

Ĝenerala direktoro de la organizo, Jose Graziano da Silva, diris marde, ke Ĉinio, Brazilo kaj Peruo grandskale reduktis la nombron de malsataj loĝantoj en mallonga periodo. Li diris, ke Ĉinio komencis elektronikan komercon kaj aliajn novajn rimedojn en redukto de malriĉeco kaj starigis ekzemplon en agrikultura disvolvado kaj novigo, kaj ĝiaj spertoj kaj teknikoj estas lernindaj por aliaj landoj.

La usona Ministerio de Financo merkrede publikigis duonjaran raporton pri politiko de valuta kurzo, opiniante, ke Ĉinio ne manipulis kurzon de sia valuto. La Ministerio de Financo kvarfoje faris similan juĝon de post la enoficiĝo de usona prezidento Donald Trump.

Tiutage la Ministerio de Financo publikigis Raporton pri internacia Ekonomio kaj Politiko de Valuta Kurzo. La raporto opiniis, ke neniu el ĉefaj komercaj partneroj de Usono manipulis la kurzon. Tamen ĝi enskribis Ĉinion, Japanion, Germanion, Sud-Koreion, Svision kaj Hindion en la liston de monitorado. La ministerio diris, ke la usona flanko atribuas grandan gravecon al la promeso de Ĉinio ne fari konkurencan devaluton, atenteme observos plu la tendencon de juana kurzo kaj subtenos komunikadon kun la Ĉina Popola Banko. La usona flanko opiniis, ke la pli merkatekonomia reformo de Ĉinio helpas fortigi la fidon de investantoj pri juano.

Konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN diris merkrede, ke politika intertraktado estas la sola reala vojo al solvado de la siria demando, kaj la internacia komunumo devas preni la nunan mildigon de la situacio en Sirio kiel oportunon por revigligi la politikan procezon.

Ma faris la rimarkojn en publika kunveno de la Sekureca Konsilio pri politika procezo de Sirio. Li diris, ke la politika procezo de Sirio subtenas pozitivan tendencon, tamen ankoraŭ alfrontas defiojn. Li opiniis, ke la grava tasko estas formi la sirian konstitucian komitaton, kiu devas esti reprezenta kaj akceptebla por ĉiuj partioj; kaj siria registaro kaj la opozicioj devas konsideri la nacian estontecon kaj la fundamentajn interesojn de la popolo kaj antaŭenigi la politikan procezon sub la principo "gvidado kaj posedo de la siria popolo mem" kaj laŭ la rezolucio 2254 de la Sekureca Konsilio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin