Kuniĝis la du sekcioj de la ĉefa parto de la grandega ponto Hanjiang

(GMT+08:00) 2018-10-21 12:57:26     Redaktoro:Xiong

La 18an de oktobro sukcese kuniĝis la du sekcioj de la ĉefa parto de la grandega ponto Hanjiang, kiu servos al la fervojo Menghua, kaj por kiu la konstruantoj el la Unua Kompanio de la Dekunua Buroo sub la Ĉina Fervoja Korporacio ŝvitante laboradis dum pli ol tri jaroj, kaj pro tio la firman fundamenton oni metis, por ke la tuta konstruo estu malfermita al trafiko.

La grandega ponto, kiel unu el la ĉefaj konstruoj, situas en la teritorio de la urbo Xiangyang de la provinco Hubei kaj longas je 5915, 85 metroj. Ĝi estas dutura stajponto el antaŭstreĉa ŝtalbetono, kaj  ĝia plej granda spano estas longa je 248 metroj. Ĝi do estas la plej granda stajponto elportebla je peza ŝarĝo en Ĉinio.

La fervojo Menghua komenciĝas de la stacio Haolebaoji en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, tra la provincoj Shaanxi, Shanxi, Henan, Hubei, Hunan, kaj ĉesiĝas ĉe la stacio Ji'an en Jiangxi. La fervojo estas plej longa linio speciale por karba transporto en Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin