Ĉinio volas grandigi du-direktan malfermon kun Francio

(GMT+08:00) 2018-10-19 14:49:09     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris ĵaŭde en Bruselo, ke Ĉinio volas labori kun Francio por pligrandigi du-direktan malfermon, akceli ekvilibran kreskon de investado kaj komerco kaj konservi pozitivan perspektivon por entreprenoj de ambaŭ landoj.

Li faris rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun franca prezidento Emmanuel Macron flanke de la 12a Azia-Eŭropa Pintkunveno en la belga ĉefurbo de ĵaŭdo ĝis vendredo.

Li diris, ke la intertraktadoj pri la ĉina-eŭropa duflanka investa traktato ne estas reciproke ekskluzivaj kun la ĉina-franca investa kunlaboro, kaj ambaŭ povas esti efektivigataj sen konflikto. Ĉinio firme subtenos plu la solidarecon, stabilecon kaj prosperon de la Eŭropa Unio. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio volas plani altnivelajn interŝanĝojn por la sekva etapo kun Francio, esperante akceli la longtempan, stabilan kaj sanan disvolviĝon de duflankaj rilatoj.

Macron diris, ke Francio volas subteni altnivelajn interŝanĝojn de vizito kun Ĉinio kaj desegni vojmapon por la duflanka investa kaj komerca kunlaboro en frua dato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin