Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun sia kamboĝa paralelulo Samdech Techo Hun Sen

(GMT+08:00) 2018-10-19 14:46:42     Redaktoro:Ema

Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia kamboĝa paralelulo Samdech Techo Hun Sen ĵaŭde posttagmeze en Bruselo.

Li diris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Kamboĝo estas profunda kaj pli firma. La ĉina flanko volas konstante firmigi la tradician amikecon kun Kamboĝo kaj profundigi kunlaboron en diversaj kampoj por profitigi la popolojn de la du landoj. Ĉinio subtenos kiel antaŭe, ke la kamboĝa popolo elektu sian disvolvan vojon laŭ la naciaj kondiĉoj kaj konservu stabilecon, disvolvu ekonomion kaj plibonigu la vivtenon.

Li rimarkis, ke Ĉinio kaj Kamboĝo devas plifortigi akordigon de disvolvaj strategioj kaj grandigi duflankan komercon. La ĉina flanko volas importi konkurencivajn agrikulturajn produktojn el Kamboĝo, kaj instigi kompetentajn ĉinajn kompaniojn investi en Kamboĝo por reciproka profito. Li ankaŭ esprimis la subtenon al Kamboĝo pri la okazigo de la venonta Azia-Europa Pintkunveno.

Hun Sen diris, ke sinjoro ĉefministro vizitis Kamboĝon en la komenco de tiu ĉi jaro, kaj ili kunprezidis la kunvenon de gvidantoj de Lancang-Mekonga Kunlaboro, kio aldonis movforton al kamboĝa-ĉinaj rilatoj kaj Lancang-Mekonga kunlaboro. La kamboĝa flanko volas subteni plu reciprokan subtenon kun Ĉinio kaj plifortigi la kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj kaj grandigi kunlaboron en la kampoj de ekonomio, komerco kaj agrikulturo. Hu Sen aldonis, ke la kamboĝa flanko bonvenigas ĉinajn kompaniojn investi en Kamboĝo, kaj volas plifortigi la kunordigon kaj komunikadon kun la ĉina flanko rilate al la okazigo de la venonta Azia-Europa Pintkunveno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin