Novaĵoj (Oktobro 22)

(GMT+08:00) 2018-10-22 16:37:52     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22a de oktobro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi instigas al privataj entreprenistoj pluigi novigon, kreadon kaj disvolvadon; Rusio minacas preni necesajn kontraŭrimedojn al ebla retiro de Usono el misila intertraktato. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping instigis al privataj entreprenistoj havi firman fidon pri disvolvado kaj fari solidan laboron por disvolvi siajn entreprenojn.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn sabate en respondo al iuj privataj entreprenistoj, kiuj estis premiitaj pro siaj kontribuoj al la malriĉec-redukta kampanjo.

En sia letero, Xi alte taksis la sindediĉon de privataj entreprenistoj al la batalo kontraŭ malriĉeco. Li diris, "Mi ĝojas vidi, ke pli granda nombro da privataj entreprenistoj aktive surŝultrigas sociajn respondecojn, fervore sin dediĉas al la peniga batalo elimini malriĉecon kaj helpas al multaj malriĉuloj havi pli bonan vivon."

Pli ol 60 000 privataj entreprenoj partoprenis en la malriĉec-redukta kampanjo, nomata "10 000 entreprenoj helpas 10 000 vilaĝojn", ekde oktobro 2015, kaj 100 el ili estis premiitaj en tiu ĉi monato. La premiitaj privataj entreprenistoj lastatempe sendis al Xi leteron, raportante la spertojn de partopreno en la kampanjo kaj esprimante sian decidon plu kontribui al elimino de malriĉeco.

La ampleksa nacia forto de Ĉinio rapide kreskis kaj ĝia internacia influo senĉese altiĝis post la reformo kaj pordmalfermo dum la pasintaj jaroj. Samtempe la mondo donis pli da atento al la disvolvado de Ĉinio. En oktobro de 2015 dum sia vizito al Londono, ĉina prezidanto Xi Jinping prelegis en Londono, unu el la tri ĉefaj financaj centroj de la mondo, respondante al la zorgo de fremdaj landoj pri la disvolvado de Ĉinio. Xi diris, "La ĉina popolo prenas la vojon elektitan de la historio. Vojo decidas la estontecon. Ĉiu lando aŭ nacio povas atingi la celon de sia disvolvado, nur post kiam ĝi trovis taŭgan vojon. En la pasintaj 37 jaroj ekde la reformo kaj pordmalfermo, la ĉina ekonomio kreskis je proksimume 10%, fariĝante la dua plej granda ekonomio de la mondo; pli ol 600 milionoj da ĉinoj liberiĝis de malriĉeco; la pokapa malneta enlanda produkto superis 7 000 usonajn dolarojn. Ĉinio finis la evoluigan procezon en kelkaj jardekoj, por kiu la evoluintaj landoj elspezis kelkcent jarojn. Tio pruvis, ke la ĉina popolo estas sur la ĝusta vojo."

Aŭtoritatoj de la ĉeftero de Ĉinio lunde funebris pri viktimoj, kiuj mortis pro elreliĝo de pasaĝertrajno en Tajvano dimanĉe posttagmeze kaj sendis kondolencojn al iliaj familioj kaj al la vunditoj.

Oficialuloj el la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio kaj la Asocio pri Rilatoj inter Du Bordoj de la Tajvana Markolo diris, ke la ĉeftero donis grandan atenton al la akcidento.

Laŭ la fervoja aŭtoritato de Tajvano, almenaŭ 18 homoj mortis kaj 187 aliaj estis vunditaj, kaj du inaj pasaĝeroj el la ĉeftero estis inter la vunditoj. La ekspresa trajno Puyuma 6432 kun 366 pasaĝeroj por vojaĝo de la stacio Shulin al Taitung elreliĝis je la 4a horo kaj 50 minutoj posttagmeze ĉe la stacio Xinma de la gubernio.

Sabate en la Nacia Konferenca kaj Ekspozicia Centro en Ŝanhajo, pli ol 5 000 homoj ĉeestis promesfaran kunvenon kiel volontuloj por la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.

La ekspozicio varbis pli ol 5 400 volontulojn. 152 el ili estis elektitaj ĉefe el superaj lernejoj, registaraj organoj kaj institucioj por la postenoj de longperioda administrado, kaj ili partoprenas en diversaj preparoj ekde junio. Pli ol 5 200 volontuloj estas universitataj studentoj, kaj kiel ĉefaj fortoj de la volontula laboro, ili respondecas pri diversaj servoj en kaj ekster la ekspoziciejo.

La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj la Dumao de Rusio diris aparte, ke se la usona flanko obstine sin retiros el Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo (TMDBM), la rusa flanko reagos per milita tekniko kaj aliaj necesaj rimedoj.

Rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Ryabkov diris al rusaj komunikiloj, ke la usona flanko kelkfoje akuzis la rusan flankon pri malobservo de Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo sen ia ajn atesto; la rimarkoj de la usona flanko pri retiro el la traktato intencas premi Rusion cedi rilate al la demando de strategia stabileco. Ryabkov aldonis, ke se Usono sin retiros el Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo same kiel el la irana nuklea interkonsento kaj aliaj internaciaj interkonsentoj kaj koncernaj mekanismoj, la rusa flanko prenos respondajn rimedojn, inkluzive de cedo de militaj teknikoj. Li esperis, ke John Bolton, konsilisto pri nacia sekureco de usona prezidento, kiu dimanĉe atingos Rusion por vizito, eksplikos la intencon kaj planon de Usono.

La Ministerio pri Sano de Demokratia Respubliko Kongo diris sabate, ke entute 200 kazoj de la hemoragia febro Ebola estis konfirmitaj en la orienta parto de la lando ekde aŭgusto.

Laŭ la plej freŝaj statistikoj publikigitaj de la ministerio, el la 200 kazoj konfirmitaj en Beni kaj ĉirkaŭaj regionoj en la provinco Nord-Kivu, 117 mortis pro la viruso kaj 61 aliaj resaniĝis post la kuracado.

Sabate, ok pliaj kazoj estis konfirmitaj, inkluzive de ses en Beni kaj du en Butembo.

Samtempe, la ministerio diris, ke du agentoj de la Rapida Medicina Unuo de la Armitaj Fortoj de Demokratia Respubliko Kongo mortis sabate post atako de lokaj milicanoj, kaj la agentoj estis senditaj al iuj punktoj de eniro en danĝerajn regionojn por helpi naciajn landlimajn prisanajn oficirojn.

La Plej Supera Kortumo de Maldivoj dimanĉe subtenis la rezultojn de la prezidenta elekto de la lasta monato, post kiam la reganta Progresema Partio de Maldivoj kontestis la rezulton de la balotado.

Loka komunikilo raportis, ke la kvin-juĝista Plej Supera Kortumo faris unuanime decidon, ke malgraŭ la plendo de la Progresema Partio de Maldivoj pri manipulado kaj fraŭdo de voĉdono, la partio ne povis liveri sufiĉajn atestojn por subteni siajn asertojn.

Oni aŭskultis la kazon lastsemajne kun la verdikto anoncita dimanĉe posttagmeze. Ankaŭ la elektkomisiono lastsemajne malakceptis la akuzojn levitajn de la Progresema Partio de Maldivoj kaj emfazis, ke estas neniu malobservo aŭ plendo, kiu povas influi la rezulton de la elekto.

Laŭ la oficialaj kaj definitivaj rezultoj publikigitaj de la elektkomisiono en la lasta monato, la opozicia kandidato Ibrahim Mohamed Solih gajnis 134 705 voĉojn en la prezidenta elekto, dum la nuna prezidento Yameen akiris 96 052 voĉojn. La nova prezidento enoficiĝos la 17an de novembro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin