Fotoekspozicio pri reciproka kompreno inter popoloj dum konstruado de Zono kaj Vojo en Berlino

(GMT+08:00) 2018-10-23 15:07:38     Redaktoro:Selena

Nun en Centro de la Ĉina Kulturo en la germana ĉefurbo Berlino, okazas la fotoekspozicio pri reciproka kompreno inter la popoloj okaze de la 5a datreveno de konstruado de la Zono kaj Vojo. 40 eksponataj fotoj montras pozitivajn rezultojn inter Ĉinio kaj koncernaj landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo en kultura kaj turisma kampoj.

Estro de la centro, Chen Jianyang, faris paroladon en la inaŭgura ceremonio de la ekspozicio, konigante, ke en 2013 ĉina prezidanto Xi Jinping proponis la iniciaton pri konstruado de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento. En la pasintaj kvin jaroj, la silkvoja spirito de la iniciato, nome "paco kaj kunlaboro, malfermo kaj inkluzivo, lerno unu de la alia kaj reciprokprofito kaj kungajno", akiris vastan konsenton kaj pozitivan reagon de la internacia komunumo, kaj la principo pri kuna konsiliĝo, kuna konstruado kaj kuna ĝuo ludas pli gravan rolon en akcelo de harmonio kaj kunekzisto de la homa socio kaj daŭripova disvolvado, kaj en tio pli multaj landoj kaj popoloj estas favorataj. Li aldonis, ke en la pasintaj kvin jaroj, Ĉinio kaj koncernaj landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo aktive disvolvis interŝanĝojn kaj kunlaborojn en la kultura kaj turisma kampoj, kio pliigis reciprokan komprenon kaj respekton inter la popoloj kaj konformis al la tendenco de la epoko pri paco, kunlaboro kaj disvolviĝo kaj al la komunaj deziroj de la mondaj popoloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin