Ŝlosiloj pri pragmata kunlaboro inter Ĉinio kaj Japanio

(GMT+08:00) 2018-10-27 16:18:30     Redaktoro:祃璟琳

De la 25a ĝis la 27a de oktobro japana ĉefministro Shinzo Abe faris oficialan viziton al Ĉinio. Tio estas la unua oficiala vizito de japana ĉefministro al Ĉinio post 7 jaroj kaj estas vaste atentata de la publiko.

Laŭ la tagordo de la vizito de Abe, la estonta pragmata kunlaboro inter la du landoj dependas de tri ŝlosilaj punktoj.

Unue firmigi bazon de politika reciprokkonfido de ambaŭ flankoj. Postttagmeze de la 25a, ĉina kaj japana ĉefministroj kune ĉeestis la akcepton memore al la 40a datreveno de subskribo de Ĉina-Japana Paca kaj Amika Traktato kaj faris parolojn. Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke la traktato en la formo de leĝo difinis ĝeneralan direkton de paca kunekzisto kaj generacia amikeco inter la du landoj kaj konfirmis principojn de Ĉina-Japana Komuna Deklaro, inkluzive de profunda memanalizo pri la milita respondeco de Ĉinio kaj persisto en la principo de unu Ĉinio.

Due, plivastigi reciproprofitajn kaj kungajnajn kampojn de ambaŭ flankoj. La kuranta jaro markas la 5an datrevenon de la iniciato Zono kaj Vojo prezentita de ĉina prezidanto Xi Jinping. Dum la vizito de ĉefministro Li al Japanio maje ĉijare, la du landoj atingis konsentojn pri kunlaboro en la triaflanka merkato. Abe diris, ke antaŭ tio Japanio krude konkurencis kun Ĉinio en infrastruktura konstruado, tamen la kosta konkurenco rezultis male.

Krom kunlaboro en triaflanka merkato, Ĉinio kaj Japanio aktive serĉos novan kunlaboran platformon.

Trie, senigi "temperaturan diferencon" en homaj interŝanĝoj. Kompare kun kompaktaj ekonomiaj rilatoj, la du landoj havas plivastigeblan spacon en homaj interŝanĝoj. Divesaj rondoj de la du landoj, precipe la junuloj, devas aktive partopreni en la amikaj aferoj de la du landoj. Sabate Ĉinio kaj Japanio proklamis, ke la venonta jaro estos "Jaro por akceli junularan interŝanĝon".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin