Tradiciaj metiartaĵoj helpas al popolanoj elimini malriĉecon

(GMT+08:00) 2018-10-30 15:34:22     Redaktoro:Selena

La vilaĝo Jijia de la etna grupo mjaŭ, situanta en la montara profundo de Aŭtonoma Subprovinco de Mjaŭ-oj kaj Dong-oj de Guizhou-provinco, estas ĉefa loko por heredado de la nacia nemateria kultura heredaĵo "vakstinkturado de mjaŭ-oj". En la vilaĝo, preskaŭ ĉiuj virinoj posedas lertecon de vakstinkturado pro longtempa influo. Tamen pro la geografia kaŭzo, tiuj metiartaĵoj estis uzataj nur por ordinaraj vivoj, sed ne vendataj al la ekstero.

En 2017, la loka registaro helpas al 50 virinojn de la vilaĝo organizi kooperativon de vakstinkturado. Meze de tiuj virinoj, 10 starigis siajn privatajn metiejojn. Samtempe kun tio, la vilaĝo havas pli oftan kontakton kaj interŝanĝon kun la ekstero sekve de plibonigo de la publika trafiko, pro tio la metiartaĵoj vakstinkturado estas iom post iom konataj kaj akceptataj. Cetere tiuj metiartistoj provas aldoni elementon de la tradiciaj metiartaĵoj al produktado de modaj vestoj, ĉiutagaj uzaĵoj kaj ornamaĵoj kaj disvolvi surretan vendadon.

Nun la jara vendsumo de la metiartaĵoj de la vilaĝo Jijia kalkuliĝas al 2 milionoj da juanoj. Tiuj virinoj ne nur heredas la tradician metiartecon de la mjaŭ-oj, sed ankaŭ akiras enspezon per la metiartaĵoj kaj eliminas malriĉecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin