Ĉinio plibonigos komercan medion por privataj firmaoj

(GMT+08:00) 2018-11-05 11:43:04     Redaktoro:Selena
Miao Wei, ĉina pri industrio kaj informatika teknologio, dimanĉe diris en Pekino, ke la registaro donas grandan gravecon al plibonigo de komerca medio por privataj firmaoj kaj vastigos la aliron de neregistara kapitalo al telekomunika kaj milita industrioj.

Lastatempe en Pekino okazis kunsido de privataj firmaoj, en kiu ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan paroladon. Miao diris, ke por efektivigi ses gravajn rimedojn proponitajn de Xi por disvolvado de la privata ekonomio, la Ministerio pri Industrio kaj Informatika Teknologio prenos kiel eble plej frue efektivajn rimedojn por plu subteni disvolvadon de mezgrandaj kaj malgrandaj firmaoj, reduktos al ili imposton por solvi iliajn malfacilojn en monkolektado, altigos ilian kapablon de disvolvado, kreos pli da platformoj de publika servo por tiuj firmaoj kaj helpos al ili venki nunajn malfacilojn.

Miao diris, ke la Ministerio pri Industrio kaj Informatika Teknologio kunlaboros kun la Financa Ministerio por establi kaj funkciigi la realan fonduson por disvolvado de mezgrandaj kaj malgrandaj firmaoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin