Novaĵoj (Novembro 5)

(GMT+08:00) 2018-11-05 15:08:08     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 5a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi Jinping deklaris malfermiĝon de la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en Ŝanhajo; Ĉinio plibonigos komercan medion por privataj firmaoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La unua ŝtat-nivela ekspozicio de la mondo kun la temo de importado malfermiĝis lunde en Ŝanhajo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris la malfermiĝon de la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kiu estis planita por la periodo de la 5a ĝis la 10a de novembro. Entute 172 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj el la kvin kontinentoj eksponos siajn disvolvajn atingojn kaj internacian figuron en la ekspozicio. Pli ol 3 600 kompanioj el diversaj landoj okazigos diskutojn kaj serĉos komunan disvolvadon kun ĉinaj kaj alilandaj aĉetantoj.

Xi diris en sia parolado en la malferma ceremonio, ke okazigo de la importa ekspozicio estas grava decido de Ĉinio por plua altnivela pordmalfermo kaj grava rimedo de Ĉinio por malfermo de la merkato al la mondo. La ekspozicio reflektas la konvencian starpunkton de Ĉinio pri subteno al multflanka komerca sistemo kaj akcelado de libera komerco kaj estas efektiva agado de Ĉinio por konstruado de aperta monda ekonomio kaj ekonomia tutmondiĝo.

Xi anoncis, ke Ĉinio pli intense antaŭenigos la pordmalfermon per kvin paŝoj. Unue, Ĉinio plimalaltigos tarifojn sur importitaj varoj, reduktos instituciajn kostojn de importado kaj akcelos disvolvadon de translanda elektronika komerco. Due, Ĉinio kontinue malstreĉos la merkataliron. Trie, Ĉinio kreos pintklasan internacian komercan medion. Produktoj kaj servoj importitaj de Ĉinio en la venontaj 15 jaroj estas taksitaj al pli ol 30 duilionoj da usonaj dolaroj kaj pli ol 10 duilionoj da dolaroj respektive. Kvare, Ĉinio forĝos novajn terenojn de pordmalfermo. Krome, Ĉinio antaŭenpuŝos disvolvadon de multflanka kaj duflanka kunlaboro.

Prezidanto Xi kaj lia edzino Peng Liyuan aranĝis bankedon dimanĉe vespere en Ŝanhajo por bonvenigi honorajn gastojn de la tuta mondo, kiuj ĉeestos la unuan Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion de Ĉinio.

En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, Xi varme bonvenigis fremdlandajn gvidantojn kaj aliajn gastojn. Xi diris, ke Ŝanhajo estas la plej granda ekonomia centro de Ĉinio kaj estas sur la frontlinio de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. Ĝi atestis la historian kurson de la pordmalfermo kaj kunlaboro de Ĉinio ekde la moderna epoko kaj skribis bonegan ĉapitron de la 40-jaraj reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. Li diris, ke la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estas gastigita de Ĉinio, sed ĝi estas por la mondo. Li emfazis, ke ĝi estas ne ordinara ekspozicio, sed grava politiko de Ĉinio por antaŭenpuŝo de nova altnivela pordmalfermo kaj grava rimedo de Ĉinio por iniciativa malfermo de la merkato al la mondo.

Hungara ĉefministro Orban Viktor diris lunde, ke lia lando subtenos plu la iniciatojn de ĉina prezidanto Xi Jinping pri la "Zono kaj Vojo" kaj libera komerco.

Orban faris la rimarkojn dum parolado en la malferma ceremonio de la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en Ŝanhajo. Li konigis la ekonomian disvolviĝon de Hungario kaj diris, ke Hungario donas tre grandan gravecon al ĉinaj firmaoj en la lando. Li aldonis, ke la investado de ĉinaj kompanioj helpis al Hungario atingi sufiĉan dungitecon kaj realigi la ekonomian kreskon de proksimume 4%.

Miao Wei, ĉina ministro pri industrio kaj informatika teknologio, dimanĉe diris en Pekino, ke la registaro donas grandan gravecon al plibonigo de komerca medio por privataj firmaoj kaj vastigos la aliron de neregistara kapitalo al telekomunika kaj milita industrioj.

Prezidanto Xi dimanĉe renkontiĝis kun la vjetnama ĉefministro Nguyen Xuan Phuc, kiu ĉeestos la unuan Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion en Ŝanhajo.

Xi diris, ke ĉi tiu jaro markas la 10an datrevenon de la starigo de ampleksa strategia kunlabora partnereco inter la du landoj. Xi akcentis, ke Ĉinio kaj Vjetnamio devas subteni la tradicion de oftaj altnivelaj interŝanĝoj inter ambaŭ partioj kaj ŝtatoj, akordigi la ĉinan iniciaton Zono kaj Vojo kaj la vjetnaman planon "Du Koridoroj kaj Unu Ekonomia Cirklo" kaj konfirmi prioritatajn kampojn en kunlaboro.

Kiel la plej granda komerca partnero de Ĉinio en Sudorient-Azio, Vjetnamio partoprenas en la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio kiel honora gasto. Xi emfazis, ke Ĉinio importos pli da vjetnamaj produktoj, kiuj estas bone vendataj en la ĉina merkato.

Phuc diris, ke Vjetnamio partoprenos en pragmata kunlaboro kun Ĉinio kaj plifortigos la interligitecon de la iniciato Zono kaj Vojo kaj la plano "Du Koridoroj kaj Unu Ekonomia Cirklo".

Lastatempe en Pekino okazis kunsido de privataj firmaoj, en kiu ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan paroladon. Miao diris, ke por efektivigi ses gravajn rimedojn proponitajn de Xi por disvolvado de la privata ekonomio, la Ministerio pri Industrio kaj Informatika Teknologio prenos kiel eble plej frue efektivajn rimedojn por plu subteni disvolvadon de mezgrandaj kaj malgrandaj firmaoj, reduktos al ili imposton por solvi iliajn malfacilojn en monkolektado, altigos ilian kapablon de disvolvado, kreos pli da platformoj de publika servo por tiuj firmaoj kaj helpos al ili venki nunajn malfacilojn.

La Korea Novaĵ-Agentejo raportis lunde, ke Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), dimanĉe posttagmeze okazigis intertraktadon kun vizitanta kuba prezidento Miguel Diaz-Canel.

La novaĵ-agentejo diris, ke dum la intertraktado, la du gvidantoj diskutis pri ŝlosilaj demandoj de komuna zorgo kaj internacia situacio kaj venis en akordon pri ĉiuj demandoj.

Kim diris, ke la ĉi-foja vizito de la kuba delegacio liveros okazon por montri la nevenkeblecon de la tradicia kamaradeco, fido, amikeco kaj solidareco de la du popoloj.

La kuba prezidento diris, ke la kuba popolo ĝojas vidi, ke la korea popolo konstante marŝas antaŭen laŭ la vojo elektita de si mem, realigante rapidan disvolviĝon sub la gvidado de Kim.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris dimanĉe, ke li renkontiĝos kun vizitanta vicprezidanto de la Centra Komitato de la Korea Laborista Partio Kim Yong-chol en la venonta semajno por diskuti refojan renkontiĝon de la gvidantoj de la du landoj.

Pompeo diris en intervjuo kun la Kolumbia Brodkasta Sistemo, ke li esperas, ke dum la intertraktado la du flankoj efektivigos la demandon pri refoja renkontiĝo de la gvidantoj kaj klopodos plu por fari esencan progreson de sennukleigo de la Korea Duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin