Xi renkontiĝis kun hungara ĉefministro Orban

(GMT+08:00) 2018-11-06 10:51:29     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde renkontiĝis kun la hungara ĉefministro Viktor Orban, kiu ĉeestis la unuan Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion en Ŝanhajo.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Hungario devas profundigi reciprokajn politikajn subtenon kaj fidon, plu kompreni kaj subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al iliaj kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj fortigi kunordigon kaj kunlaboron pri internaciaj aferoj.

Xi vokis la du flankojn antaŭenigi la politikan akordigon de la iniciato Zono kaj Vojo kun la Orienta Malferma politiko de Hungario, fari bonan supran planadon por kunlaboro en diversaj kampoj, kaj antaŭenpuŝi la konstruadon de nova fervojlinio inter Hungario kaj Serbio, grava kunlabora projekto. Xi aldonis, ke la du landoj ankaŭ devas fortigi kunlaboron en komerco, investado, financo, agrikulturo, turismo kaj novigo.

La hungara ĉefministro diris, ke la jaro 2019 markas la 70an datrevenon de diplomatiaj interligoj inter la du landoj, kaj tio estos grava oportuno por akceli disvolvadon de la hungara-ĉinaj rilatoj sub novaj cirkonstancoj. Orban diris, ke la hungara flanko volas labori kune kun la ĉina flanko por pliigi altnivelajn interŝanĝojn, aktive partopreni en la disvolvado de la iniciato Zono kaj Vojo, kaj vastigi praktikan kunlaboron en diversaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin