Ĉinio kaj la mondo ambaŭ bezonas kune konstrui "ponton al prospero"

(GMT+08:00) 2018-11-07 18:36:51     Redaktoro:Xiong

Lastatempe, sendube, Ĉinio estas unu el la fokusoj plej atentataj de la mondaj amaskomunikiloj.

La 5an de novembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris ĉefteman paroladon en la Unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, proponaste kune konstrui la mondan ekonomion karakterizita de novokreo, ekskluzivo kaj malfermo, kaj deklarante, ke Ĉinio alprenos kvin rimedojn por pluapaŝe plivastigi malfermon, eksciti la potencialecon de importo, daŭre larĝigi la enirejon de merkato, kaj tuj post tio, la 6an de novembro, al la ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj la respondeculoj el ses ĉefaj internaciaj kaj financaj organizaĵoj, ekzemple kiel la Monda Banko, la Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Komerca Organizaĵo, okazis la dialogkunveno "1+6", en kiu oni diskutis, kiel serĉi kungajnon en la malferma kunlaboro inter Ĉinio kaj la mondo, kaj dume Li Keqiang denove emfazis, ke Ĉinio praktikos pli altnivelan malfermon kaj pli altkvalitan evoluigon.

En la sama tago, kiam la ĉina vicĉefministro Wang Qishan ĉeestis la Ekonomian Forumon 2018 por Novigo en Singapuro, li diris, ke Ĉinio, sin bazanta sur kio kondukas ĝin al bono, persistas en la fundamentaj ŝtatpolitikoj pri malfermo al la ekstero kaj, kune kun ĉiuj landoj de la mondo, strebas al la ekonomia tutmondiĝo kaj iras en la direkton pli malferman, ekskluzivan, favoran, ekvilibran kaj kungajnan.

Ĉinio faras malfermon kaj kunlaboron al la mondo pro la motivo, ke Ĉinio ricevis abundegajn rikoltojn el la reformo kaj malfermo en la pasintaj 40 jaroj: dum tiu tempo la averaĝa enspezo de la ĉinoj 25-obliĝis, la malneta enlanda produkto 2-obliĝis en ĉiu 8a jaro, 700 milionoj da homoj adiaŭis mizeron, kaj ĉio ĉi tio estas grava kontribuo por la disvolviĝo de la mondo.

Ĉinio promesas, ke ĝi ĉiam estas "grava alcelanto de la tutmonde komuna malfermo, stabila fonto de fortoj por kreskado de la monda ekonomio, vigla merkato de ĉiuj landoj, en kiu ili povas havi ŝancon fari ekspluatadon, kaj pozitiva kontribuanto pri la reformo de la tutmonda mastrado". Por kune konstrui la pli belan mondon, Ĉinio kaj ankaŭ ĉiuj aliaj landoj devas unuanime kolekti pli grandan kuraĝon, aktive aliĝi al la pli malferma kunlaboro, kaj fine atingi la komunan celon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin