Internacia komunumo alte taksis atingojn de Ĉinio en praktiko de homaj rajtoj

(GMT+08:00) 2018-11-07 14:10:53     Redaktoro:Yu

Marde en Ĝenevo la Homrajta Konsilio de la UN okazigis la trian universalan periodan reekzamenon pri homaj rajtoj en Ĉinio. La ĉina delegacio gvidata de vicministro pri eksterlandaj aferoj Le Yucheng ĉeestis la kunvenon.

Le faris tonikan paroladon sub la titolo "Preni la vojon de disvolvado de homaj rajtoj kun ĉinaj trajtoj kaj verki novan ĉapitron pri homaj rajtoj en Ĉinio". Le diris, ke sub la gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun Xi Jinping ĉe la kerno, Ĉinio starigis kompletan sistemon pri garantio de homaj rajtoj, plibonigis la institucian sistemon kun popolo kiel la mastro de la lando kaj fariĝis lando, kiu rapide progresis en la kampo de homaj rajtoj.

Dum la reekzamenado, reprezentantoj de pli ol 120 landoj, inkluzive de Rusio, Sud-Afriko, Pakistano, Kubo kaj Kamboĝo, sinsekve faris paroladojn, plene konfirmante la grandan atingon de Ĉinio en akcelo kaj protekto de homaj rajtoj. Ili opiniis, ke la progreso de Ĉinio en redukto de malriĉeco kaj akcelo de ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj havas gravan signifon kaj estas grava kontribuo al komuna disvolvado de diversaj landoj.

Post la reekzameno, reprezentantoj de multaj landoj esprimis gratulon al la ĉina delegacio. Raporto pri la reekzameno estos prezentita al kunveno de la Homrajta Konsilio por aprobo en la 9a de tiu ĉi monato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin