Ĉinio akcelos konstruadon de sistemo pri protekto de intelekta proprieto

(GMT+08:00) 2018-11-07 14:13:36     Redaktoro:Yu

Nun en Ŝanhajo okazas la unu Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Kiel unu el la gravaj aranĝoj dum la ekspozicio, la 15a Ŝanhaja Internacia Forumo pri Intelekta Proprieto kaj la Tutmonda Konferenco pri Protekto kaj Novigo de Intelekta Proprieto marde malfermiĝis. Oficialulo el la Ŝtata Oficejo pri Protekto de Intelekta Proprieto diris en la kunveno, ke Ĉinio akcelos konstruadon de la protekta sistemo de intelekta proprieto.

Chen Qun, vicurbestro de Ŝanhajo, diris, ke Ŝanhajo kontinue plibonigos la sistemon kaj servon pri intelekta proprieto, aktive novigos la administran sistemon de intelekta proprieto, kaj laŭgrade starigos la ekologian sistemon de intelekta proprieto, kiu adaptiĝas al internaciigita, leĝŝtata kaj faciligita komerca medio.

Laŭ donitaĵoj de la ĉina Ministerio de Komerco, en la antaŭaj naŭ monatoj, 45 900 novaj fremdlandaj kompanioj, inkluzive de 1 067 altteknologiaj fabrikoj kun intensa intelekta proprieto, estis establitaj, kaj 97,76 miliardoj da usonaj dolaroj da fremdlandaj investoj estis efektive uzitaj en Ĉinio.

Francis Gurry, ĝenerala sekretario de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto, estis profunde impresita de la granda atingo de Ĉinio en protekto de intelekta proprieto. Gurry diris, ke Ĉinio estas la dua plej granda lando post Usono laŭ la kvanto de patent-peticio, kaj tiu ĉi rapido kreskas senĉese.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin